Tutmonda Esperantista Junulara Organizo

Partoprenu seminarion en Nederlando pri mastrumado de organizoj

La Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO) kunlabore kun la Konsilio de Eŭropo (KdE) organizas la internacian seminarion ‘Mastrumado de Organizoj – Revivigo de junulara agado postpandemie’. La seminario donos la eblon al 12 junuloj de membroŝtatoj de Konsilio de Eŭropo diskuti kaj lerni pli pri la temo de aktivado de junuloj post la KOVIM-pandemio. Per la seminario, la partoprenantoj havos la eblon:

Aldone, dum ĉi tiu seminario ni celas ke la partoprenantoj pretigu planojn por aktivigi junulojn en TEJO, iliaj landaj sekcioj kaj surloke.

La seminario okazos de vendrede 28-a de oktobro (alventago) ĝis merkredo 2-a de novembro (forirtago). La labortagoj de la seminario estas de la 29-a de oktobro 2022 ĝis la 1-a de novembro 2022. La partoprenantoj dum la seminariaj datoj loĝos en Roterdamo, Nederlando. La unua parto okazos en la apuda urbeto Delft (duonhoron de vojaĝo), dum KKPS (Klaĉ-Kunveno Post-Somera) (29-an kaj 30-an de oktobro) kaj poste en Roterdamo (31-an de oktobro kaj 1-an de novembro).

Por partopreni la seminarion, ni serĉas 12 partoprenantojn. La partopreno kostas 50 eŭrojn po persono, pagota al TEJO. La loĝado kaj manĝado estos organizitaj kaj kovritaj de la organizantoj, kaj ni repagos ĝis 200 eŭrojn por vojaĝaj kostoj. La partoprenantoj respondecos pri sia propra asekuro.

La partoprenantoj:

Vi povas kandidatiĝi plenigante la formularon ĉi tie antaŭ dimanĉo, la 9-an de oktobro 2022. Se vi havas dubojn aŭ demandojn, ne hezitu kontakti Karlos je karlos.peskera.alonso@tejo.org por ricevi respondojn kaj klarigojn.

Al TEJO tre gravas diverseco kaj egalaj ŝancoj. Ni aparte invitas virinojn, neduumulojn, transulojn kandidatiĝi.