Tutmonda Esperantista Junulara Organizo

Partoprenu trejnadon en Prago pri intersekcia aliro

La Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO) kunlabore kun la Konsilio de Eŭropo (KdE) organizas la trejnadon ‘Diversa, sed Egala: Edukado de Junuloj pri Intersekcia Aliro’. La trejnado donos la eblon al 18 aktivaj junaj esperantaj trejnistoj (junularaj laboristoj, NFE-trejnistoj kaj edukistoj, aktivuloj) de membroŝtatoj de Konsilio de Eŭropo por esti trejnitaj pri la temo de intersekcieco kaj kontraŭbatalo de diversaj formoj de diskriminacio en ĉiutaga laboro kun junuloj. Per la trejnado, la partoprenantoj havos la eblon:

Aldone, dum ĉi tiu trejnado ni celas ke la partoprenantoj produktu du praktikajn rezultojn:

  1. Trejnada manlibro/ilaro por NFE-trejnistoj, edukistoj kaj junularaj laboristoj enkondukantaj ilin en la temon de la intersekcia aliro por edukaj agadoj de/kun kaj por junuloj, precipe tiuj kiuj venas de vundeblaj grupoj.
  2. Serio de mallongaj filmetoj de la TK-partoprenantoj pri la koncepto de intersekcieco kaj pritraktado de multnombraj diskriminacioj laborante kun junuloj por konsciigi pri ĉi tiuj temoj inter junularaj organizoj, edukaj kaj instituciaj koncernatoj kaj junuloj ĝenerale.

La trejna kurso okazos inter mardo 26-a de aprilo (alvenotago) ĝis lundo 2-a de majo 2022 (forirotago) en Prago, Ĉeĥio. Ni serĉas 18 partoprenantojn, ĉefe 18-35-jaraĝulojn. La partopreno kostas nur 50 eŭrojn, pagotaj al TEJO. La loĝado kaj manĝado estos organizitaj kaj kovritaj de la organizantoj, kaj ni repagos ĝis 140 eŭrojn por vojaĝaj kostoj. La partoprenantoj respondecos pri sia propra asekuro.

Ni serĉas entuziasmajn junulojn, kiuj:

La trejnkurso estos liverita kombinante sesiojn kaj en esperanto kaj en la angla (ĉar ni ne povis trovi nur esperantajn trejnistojn kun ĉi tiu kompetenteco kaj disponeblaj por ĉi tiu kurso), sed la partoprenantoj ideale estos nur esperantistoj.

Vi povas kandidatiĝi plenigante la formularon ĉi tie antaŭ dimanĉo, la 27-an de februaro 2022. Se vi havas dubojn aŭ komentojn, ne hezitu kontakti Spyros je spyros@tejo.org por respondojn kaj klarigojn.

Al TEJO tre gravas diverseco kaj egalaj ŝancoj. Ni aparte invitas virinojn, neduumulojn, transulojn kandidatiĝi.