Home > Aktualaĵoj > IRIS – Internacia Reta Interfaka Simpozio

La komisiono de TEJO pri Edukado, Scienco kaj Kulturo organizas la Internacian Retan Interfakan Simpozion (IRIS) de la 2-a ĝis la 5-a de aprilo 2021.
La podiaj diskutoj de IRIS okazas dum la TEJO-evento Retoso. Ili baziĝas sur la ricevitaj videaj prelegoj, jam spekteblaj en YouTube, kaj tuŝas diversajn fakojn kaj temojn. Ĉu vi volas lerni pli pri lingvistiko, sociologio, antropologio, internaciaj rilatoj, astronomio, inĝenierarto, biologio, psikologio, matematiko, fiziko, aŭ fervojoj? Venu starigi demandojn al la prelegintoj!

La podiaj diskutoj okazas per Zoom kaj estas libere alireblaj por ĉiuj. La detaloj pri la horaro kaj la Zoom-ligiloj aperas ĉi-sube.
Aliĝu ankaŭ al la Telegram-grupo de IRIS 2021 kie ni priparolos la prelegojn kaj la podiajn diskutojn

Lingvistiko


Podia diskuto pri Lingvistiko okazos Lunde, la 5-an de Aprilo, 09:00-10h30 UTC: Zoom-ligilo al la podia diskuto

La fratoj Saussure – Davide Astori

Bildeco en la zoologia vortoprovizo de Libras – Renato Guedes

Area lingvistiko en la Kaĉin-zono – André Müller

Ĉu /​ə/ kaj /​ɨ/ estas kunfanditaj en la arumana? – Michael Vrazitulis

Interfake Esplori: Lingvistiko Renkontas Argumentoteorion – Federico Gobbo

Sociologio, antropologio kaj internaciaj rilatoj


Podia diskuto pri Sociologio, antropologio kaj internaciaj rilatoj Lunde, la 5-an de Aprilo, 15h30-17:00 UTC: Zoom-ligilo al la podia diskuto

Surinamo-Franca Gujano: perspektivoj pri la landlimo – Valentin Ceretto Bergerat

Cifereca antropologio – Guilherme Fians

Sociologia aliro al Esperanto – Carlos Pesquera

Enrigardoj en la brazilan esperantistan junularan movadon – Manuela Burghelea
(venos baldaŭ)

Astronomio


Podia diskuto pri Astronomio okazos Sabate, la 3-an de Aprilo, 09:00-10h30 UTC: Zoom-ligilo al la podia diskuto

La fosfino kaj la vivo sur Venuso – Loïc Rossi

Eksterplanedoj – Amri Wandel

Inĝenierarto kaj biologio

Podia diskuto pri Inĝenierarto kaj biologio okazos Sabate, la 3-an de Aprilo, 16h30-18:00 UTC: Zoom-ligilo al la podia diskuto

Mikropoluado kaj mezurado de estrogena aktiveco en kloakaj akvoj – Allan Argolo

Terveturila Kontrolo en Precizaj Aŭtonomaj Poziciigaj Manobroj – Cesar Hernandez

Invadantaj Specioj – Juan J. Schmitter

Psikologio


Podia diskuto pri Psikologio okazos Vendrede, la 2-an de Aprilo, 09h30 – 11:00 UTC: Zoom-ligilo al la podia diskuto

Ekesto de spirala dinamiko – KuboF Hromoslav

Aŭtismo hodiaŭ – Françoise Noireau

Neformala tradukado de junuloj – Charlotte Scherping Larsson

Diskurso pli gravas ol realo – Vicente Manzano-Arrondo

Matematiko kaj fiziko

Podia diskuto pri Matematiko kaj Fiziko okazos Dimanĉe, la 4-an de Aprilo, 17:00 – 18h30 UTC: Zoom-ligilo al la podia diskuto

Kondorcet-Voĉdonsistemoj – Michael Boris Mandirola

Orientita geometrio: Ĉu Longoj Nepre Estu Pozitivaj? – François Lo Jacomo

Miksado de Kartaro – Lucas Teyssier

Kvantuma Mekaniko, La Jano de Fiziko – Abhinav Varma

Fervojoj 

Podia diskuto pri fervojoj okazos Sabate, la 3-an de Aprilo, 11:00 – 12h30 UTC: Zoom-ligilo al la podia diskuto

Fervojoj por daŭripovo – Stefan MacGill

Konkreta propono de plurfaka kunlaboro – Rodica Todor

Bologna: la nova subtera stacio por la grandrapida trafiko – Vito Tornillo
(venos baldaŭ)

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

This site uses Akismet to reduce spam. Learn how your comment data is processed.