Home > Proponoj aktivi > Konkurso “Partoprenu IJK-n” 2020

Jam tradicie la fonduso Partoprenu IJK-n pretas helpi al membroj de TEJO partopreni la Internacian Junularan Kongreson.

La IJK 2020 okazos de la 11-a ĝis la 18-a de julio 2020 en Someren, Nederlando.

Dank’ al la Fonduso eblas parte kovri vojaĝkostojn laŭ plej malmultekosta maniero (la gajnintoj ricevos ĝis 80% de ĉiuj vojaĝkostoj), la loĝadon en la plej malmultekosta kategorio kaj la programkotizon.

La limdato por kandidatiĝi estas la 15-a de februaro 2020.

La Estraro elektos la gajnintojn kaj anoncos ilin la 1-an de marto 2020.

Nepraj kondiĉoj por kandidatiĝi estas:

  • Vi estas individua membro de TEJO en 2020
  • Vi pretas ricevi kaj realigi taskojn de TEJO dum kaj post IJK (la taskoj estas interkonsentotaj kun la TEJO-estraro).
  • Vi estas je via unua eksterlanda IJK – AŬ – vi aktive agas en TEJO.

Aliaj kondiĉoj ne nepras sed estos favore konsiderataj:

  • Vi aĝas malpli ol 30 jaroj
  • Bona regado de Esperanto, laŭeble pruvita per atestiloj
  • Aktivado en landa aŭ loka organizo
  • Malebleco alimaniere financi la partoprenon en la kongreso
  • Iniciatemo kaj kapablo memstare kontribui al la programo kaj/aŭ helpi en la organizado

Homoj de la tuta mondo rajtas kandidatiĝi por la konkurso.

Aldone, TEJO ricevis malavaran donacon por helpi al pli da junuloj vojaĝantaj el Eŭropo partopreni IJK-n. Pro tio, ni aparte bonvenigas kandidatojn kiuj loĝas en Eŭropo aŭ kiuj vojaĝos al la IJK el iu lando de Eŭropo.

Por partopreni:

– plenigu la formularon (en formato .doc)

– kunsendu ankaŭ referencan leteron de minumume 1 individua membro de TEJO kaj motiviĝleteron.

Aliaj aldonaj dokumentoj (pliaj atestiloj, CV, ktp) estas bonvenaj.

Via kandidatiĝo povas esti sendita retpoŝte al kandidatigxoj@tejo.org  kaj ijk@tejo.org (prefere, sendu ĉiujn dokumentojn en la sama retmesaĝo) aŭ paperpoŝte adresita al la Centra Oficejo kun la indiko “TEJO – partoprenu IJK-n”, kaj ĝi devas alveni al ni plej malfrue la 15-an de februaro 2020. Se vi volas helpi la gejunulojn partopreni la IJK-n, bonvolu konsideri kontribui al la fonduso “Partoprenu IJK-n”.

La adreso de la Centra Oficejo:
Nieuwe Binnenweg 176
NL-3015 BJ Rotterdam
Nederlando

5 Comments, RSS

  • Dankon Kwibe

    says on:
    2020-01-16 at 17:13

    Karaj geestraranoj de TEJO au Karaj getejanoj mi nomighas Dankon Kwibe kaj mi eklernis Esperanton en 2014 kaj mi instruas gejunulojn kaj infanojn. Kiam mi legis as os tiun publikajhon kaj mi ghin serchis antaûe mi tuj sukcesis sendi al vi la retmesaghon kies vi baldaû legos Karaj mi petas al vi ke mi bezonas vian subtenon Kiel via membro. Mi neniam partoprenis en tia evento kaj kiam mi partoprenos en tiun eventon; Mi kredas ke mi konos multon dum tiu evento kaj Miaj gelernantoj ghojegos kaj mi mem mojosumis. Mi petas al vi. Amike via Kwibe

  • David KIBOKO LUKUNDE

    says on:
    2020-02-05 at 12:43

    Estimataj geteanoj,
    Karaj geestraranoj de TEJO mi vere gxojas legi vian retmesagxon en kiu mi eklernis multaj da aferoj pri la junulara agado. Mi nomigxas David KIBOKO LUKUNDE, mi logxas en Goma urbo, Norda Kivuo, DR Kongo kaj mi eklernis Esperanton en 2019 kaj mi estas membroj de GEK (Goma Esperanto Klubo), mi instruas gejunulojn kaj infanojn. Mi partoprenis la 7a AKE de Bujxumburo, Burundo kie mi sukcesis la ekzamenon de ILEI kaj akiris mian Atestilo de ILEI. Kiam mi legis tiun publikajxon kaj mi gxin sercxis antauxe mi tuj sukcesis sendi al vi la retmesagxon kies vi baldaux legos Karaj mi petas al vi helpon cxar mi bezonas vian subtenon Kiel via membro (juna intruisto de esperanto. Mi neniam partoprenis en tian eventon kaj kiam mi partoprenos en tiun eventon; Mi kredas ke mi kreskos esperante, mi konos multajn aferojn pri la movado precize pri la junularan agadoj de esperanto dum tiu evento kaj Miaj gelernantoj multe gxojegos kaj tio kuragxigos ilin lerni esperanto, kaj iri antauxen en la movado sed ankaux mi mem gxuos kaj estos tre dankema lerni novajn ajxojn kaj gajni novajn spertojn. Mi esperas bonan respondon je via flanko. Elkoran dankon pri vian subtenon. Samideano via, kara David el DR Kongo.

  • Harerimana

    says on:
    2020-02-09 at 09:48

    Mi bezonas partopreni sed la rimedon mankas kaj mi neniam partonis en iu Universal kongreso krom la AKE kaj aliaj kunvenoj kiuj okazigis en Burundo.Mi estas membro de ANEB Association Nationale d’Esperanto au Burundi kaj UEA.Kiel kutime mi disvastigas eon tra la lando kaj mi sxatas multe eon.Kion mi povas aldoni estas ke mi instruas eon malsamaj kluboj en la suda partopreni de Burundo (Bururo Provinco). Do se kun via helpo mi suksesas partopreni en tiu kongreso estos granda avantagxo por mi kaj eo en gxenerala.
    Dankon

  • Hope Mboyo

    says on:
    2020-02-22 at 19:23

    Saluton el DR Kongo. Mi estas Hope Mboyo el DR Kongo. Mi estas la prezidantino de DKEJO, la junulara sekcio. Mi tre interesighas partopreni kaj mi jam plenumis la formularon. Bedauxrinde mi ne povis plenumi la konkursfomularon antaux la 15 de februaro pro iuj internaj problemoj kiujn mi klarigos al la Tejo-Estraro.

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

This site uses Akismet to reduce spam. Learn how your comment data is processed.