Tutmonda Esperantista Junulara Organizo

Kandidatiĝu en la Konkurso “Partoprenu IJK-n” 2023!

Jam tradicie la fonduso Partoprenu IJK-n pretas helpi al membroj de TEJO partopreni la Internacian Junularan Kongreson (IJK).

La IJK 2023 okazos de la 5-a ĝis la 12-a de aŭgusto 2023 en Lignano Sabbiadoro, Italio.

Dank’ al la Fonduso eblas parte kovri vojaĝkostojn laŭ plej malmultekosta maniero (la gajnintoj ricevos ĝis 80 % de ĉiuj vojaĝkostoj), la loĝadon en la plej malmultekosta kategorio dum 7 tagoj kaj la programkotizon.

La limdato por kandidatiĝi estas la 21-a de februaro 2023.

La Estraro elektos la gajnintojn kaj anoncos ilin komence de marto 2023.

Nepraj kondiĉoj por kandidatiĝi estas:

Aliaj kondiĉoj ne nepras sed estos favore konsiderataj:

Homoj de la tuta mondo rajtas kandidatiĝi por la konkurso.

Por partopreni

Aliaj aldonaj dokumentoj (pliaj atestiloj, CV, ktp.) estas bonvenaj.

Via kandidatiĝo povas esti sendita retpoŝte al kandidatigxoj@tejo.org kaj ijk2023@tejo.org (prefere, sendu ĉiujn dokumentojn en la sama retmesaĝo). Alternative, vi povas ankaŭ sendi ĝin paperpoŝte al la Centra Oficejo (vidu la adreson sube) kun la indiko “TEJO – partoprenu IJK-n.” La poŝto devas alveni al ni plej malfrue la 21-an de februaro 2023, do se vi elektas kandidatiĝi ĉi tiel, nepre sendu vian kandidatiĝon sufiĉe anticipe.

Ni kune laboru por fari la IJK-n pli tutmonda kaj alirebla. Se vi volas helpi la junulojn partopreni la IJK-n, bonvolu konsideri donaci al la fonduso “Partoprenu IJK-n”. Kontaktu ijk2023@tejo.org por scii, kiel realigi donacon.

La adreso de la Centra Oficejo

Tutmonda Esperantista Junulara Organizo
Nieuwe Binnenweg 176
NL-3015 BJ Rotterdam
Nederlando

Ne hezitu kontakti ijk2023@tejo.org se vi havas demandojn. Ĝis baldaŭ en Italio!