Home > Proponoj aktivi > Partoprenu vojaĝkonkurson en Eŭropo!

Ĉu vi volas partopreni vojaĝkonkurson? Jen oportuno por vi!

TEJO, kune kun GEJ (Germanio), JEFO (Francio) kaj KEJ (Katalunio) ricevis aprobon kaj monsubtenon de la Eŭropa Unio por realigi projekton pri daŭripova moviĝeblo. La formato kiun ni elektis por ĝi estis vojaĝkonkurso. Tial, de Roterdamo ĝis Barcelono, inter la 24-a de Julio ĝis la 2-a de Aŭgusto, 8 teamoj de junuloj vojaĝos tra Eŭropo solvante defiojn por gajni poentojn en la unua vojaĝkonkurso de TEJO. Plena de amuzaj kaj pensigaj aventuroj, la evento estos tute filmita. Danke al tio, ni produktos serion en Esperanto.

Pli specife, la plano por la vojaĝkonkurso okazos en

  1. Roterdamo, Nederlando
  2. Kirkel, Germanio
  3. Diĵono, Francio
  4. Liono, Francio
  5. Tuluzo, Francio
  6. Barcelono, Hispanio

Dum la vojaĝo ni restos ĉe Esperantistoj, en junulargastejoj aŭ simile. La loĝado kaj manĝado estos organizitaj kaj kovritaj de la projekto, kaj ni repagos la vojaĝkostojn ĝis 200 eŭrojn (nur “verdaj” vojaĝebloj estas permesataj).

Ĉu vi volas esti parto de tiu historia okazo? Vi povas, se

  1. Vi aĝas inter 18 kaj 30 jarojn.
  2. Vi loĝas en Nederlando, Francio, Germanio aŭ Hispanio. *
  3. Vi liberas inter la 24-a de Julio kaj 2-a de Aŭgusto.
  4. Vi pretas esti filmita dum la evento kaj vivi aventurojn.

Vi povas kandidatiĝi plenigante la formularon ĉi tie. La kandidatoj estos traktitaj laŭ ilia plenigo de la formularo ĝis la plenigo de la postenoj, antaŭ la 29 de Majo. Alivorte, ju pli rapide vi aliĝas, des pli probable vi estos elektita. Se vi havas dubojn aŭ demandojn, ne hezitu kontakti Karlos je karlos.peskera.alonso@gmail.org@Fydus en Telegramo por ricevi respondojn kaj klarigojn.

Al TEJO tre gravas diverseco kaj egalaj ŝancoj. Ni aparte invitas virinojn, neduumulojn, transulojn kandidatiĝi.

* Laŭ la reguloj de la subvencio, partoprenontoj devas loĝi en tiuj landoj. Se vi vere volas partopreni sed vi loĝas en alia proksima lando, bonvolu skribi demandante pri tio al karlos.peskera.alonso@gmail.com aŭ en Telegramo al @Fydus

6 Comments, RSS

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

This site uses Akismet to reduce spam. Learn how your comment data is processed.