Home > Kio estas TEJO? > Strukturo > Fakaj sekcioj

La fakaj sekcioj kune kun la landaj sekcioj ludas gravan rolon en la laboro de TEJO. En la komitato de TEJO sidas komitatanoj de ĉiuj fakaj sekcioj kaj kundecidas pri la ĝenerala agado de TEJO. TEJO nun havas 2 fakajn sekciojn:

Ni ĉiam ĝojas pri novaj fakaj sekcioj (kutime unu po fako). Estas kelkaj kriterioj por iĝi FS (vi trovas ilin ankaŭ en la Regularo de TEJO, ĉapitro 2 – Statuto, artikolo 9 – Fakaj sekcioj):

  1. ĝi kunigas tra la mondo junajn uzantojn de Esperanto, kiuj interesiĝas pri la koncerna fako;
  2. ĝi estas simpatia al la celoj de TEJO;
  3. ĝi estas aŭ aparta asocio aŭ integra parto de faka asocio aliĝinta al UEA;
  4. ĝi estas laŭorde organizita;
  5. ĝi estas vaste malfermita al junuloj, sen ekskluzivoj pro nacieco, raso, sekso, seksa orientiĝo, handikapeco, religio, politiko, socia deveno aŭ lingvo;
  6. membreco en ĝi estas libervola; kaj
  7. ĝi estas demokratie gvidata.

Ĉu vi estas faka junulara organizo? Eksciu kiel iĝi sekcio de TEJO.

Biciklista Esperanto-Movado Internacia

Biciklista Esperanto-Movado Internacia estas grupo de esperantistoj, kiuj biciklas iomete pli ofte kaj serioze ol la averaĝa internaciul(in)o. BEMI provas aranĝi almenaŭ unu internacian biciklo-karavanon ĉiujare, sed ankaŭ servas kiel kontaktilo por tiuj biciklistaj esperantistoj, kiuj preferas vojaĝi solaj. La BEMI-anoj kunsidas, se eblas, dufoje jare: somere dum la IJK (Internacia Junulara Kongreso) kaj vintre dum la JES (Junulara E-Semajno). Dum tiuj kunsidoj estas planataj la sekva(j) karavano(j).

EUROKKA (Esperanto-Universala-Rok-Organizo, Kolektiva Komunik-Asocio)

EUROKKA (Esperanto-Universala-Rok-Organizo, Kolektiva Komunik-Asocio) estas Esperanto-rokmuzika asocio kaj Faka Sekcio de TEJO. La agadkampo de EUROKKA estas tutmonda celante disvolvi kaj disvastigi en la Esperanto-movadon sed ankaŭ ekster ĝi Esperanto-muzikan kulturon, la muzikbandojn kaj artistojn kiuj kantas Esperante.

Unu el ĝiaj projektoj kunlabore kun E@I kaj TEJO estas la Artista Datenbazo, reta datenbazo kolektanta informojn pri E-artistoj kaj organizantoj. Ĝi ankaŭ strebas esti reta manlibro por organizi kulturajn aranĝojn.

Eble nova Faka Sekcio?

Ĉu vi jam pensis pri kiom bona estus vidigi vian fakon kaj tiel trovi pli da samideanoj? Danke al la laboro de Paweł Fischer-Kotowski kaj la estraro de TEJO, kaj posta pluevoluo fare de Łukasz Żebrowski kreiĝis ĉi tiu eta helpilo por vortumi regularon: Ekzempla Regularo de Faka Sekcio de TEJO.

Se vi havas ideon, demandon pri fakaj sekcioj, aŭ kiel krei ilin, skribu al faka.agado@tejo.org!

Fot. kapa sonic3738, ĉefa Ivo Miesen, CC-BY-SA