Home > Agadoj > Subvencioj > Fonduso Trampolino

Ĉu vi havas bonan ideon por antaŭenigi Esperanton? Ĉu mankas nur eta helpo por realigi vian projekton? La Fonduso Trampolino povas subteni vin!

Trampolino estas nova iniciato de TEJO por doni konkretan helpon al tiuj, kiuj volas ekfunciigi junularajn projektojn. Plenigante la jenan formularon vi priskribu vian proponon, kaj la helpon kiun vi bezonas.

La disponigita sumo por la fonduso estas nuntempe 40€ por ĉiu dumonata periodo, kiu komenciĝas la 1an de ĉiu malpara monato. Ekde tiu dato, vi povas sendi la plenigitan formularon al trampolino@tejo.org kaj ene de ĉirkaŭ unu semajno la estraro de TEJO komunikos ĉu via peto estas akceptita aŭ ne.

Atentu: krom (aŭ anstataŭ) mono, vi estas bonvenaj ankaŭ peti alispecan helpon (reklamon, konsilojn, varbadon de homaj rimedoj, serĉadon de partneroj, ktp.).

Se vi ŝatas la iniciaton kaj volas subteni ĝin, vi povas sendi mondonacon al la UEA-konto ftramp, por pligrandigi la disdoneblan sumon. Kaze ke vi ŝatus subteni ideojn de junuloj alimaniere, skribu al talento@tejo.org pri via subtenemo.

Oftaj demandoj

Jen ni listigas oftajn demandojn pri la Fonduso Trampolino:

  • Se mia projekto ne sukcesas, ĉu mi devos redoni la monon?
    Ne. La Fonduso havas la celon subteni ankaŭ potenciale riskajn junularajn projektojn.
  • Kiel la mono alvenos al mi?
    La monsubteno alvenos al vi tra via UEA-konto. Pro diversaj kialoj tio povas esti maltaŭga maniero, tiukaze la transpagkostoj estas deduktitaj de la monsubteno. Ne senkuraĝigu vin, se vi ne trovas por vi taŭgan transpagsistemon, eble ni komune sukcesos trovi solvon.
  • Ĉu vi povas doni ekzemplajn projektojn, kiujn vi teorie subtenus?
    Jes, sed konsciu ke la subaj ideoj estas nur indikoj, ilia subteno dependas de la cirkonstancoj kaj la ideo de la Fonduso estas subteni viajn ideojn, vian kreemon, do sentu vin libera imagi. Ekzemple se vi emas partopreni trejnadon, kaj poste de ĝi krei trejnadmaterialon por la uzo de la esperantistaro; se vi emas fari grandan afiŝon por varbi vian lokan klubon; printigi la unustilajn informilojn de TEJO; organizi kunsidon; organizi trejnadon; aĉeti ilon por povi pli facile aktivi.

Fot. kapa marcos_bh; ĉefa mmagallan