Home > (Esperanto) Agadoj > Projektoj

TEJO jam dum jaroj uzas eblecojn aktivigi, ne nur landajn kaj fakajn sekciojn, sed ankaŭ lokajn klubojn, je bazo de internacia kunlaboro. Se vi havas ideon por la projekto, se vi pensas ke via landa sekcio havas sufiĉe da aktivuloj por esti aktiva je internacia nivelo, aliĝu ĉi tiun komisionon kaj ni strebos trovi la plej taŭgan projekton por via organizo. Por tion atingi ni kunhavas kaj helpas la aliajn trovi programojn kiuj subtenas nin, kontaktigas nin kun Esperantaj kaj eksteraj asocioj, zorgas pri plibonigi proponojn por starigi projektojn, ktp.

Respondecaj estraranoj: Carlos Pesquera Alonso, Tomáš Stano

Komisiito: Eugénia Belková

Oficisto: Paulína Jalakšová

Eŭropaj projektoj

TEJO jam okazigis aŭ estis parto de multaj Eŭropaj projektoj ĉefe tra Erasmus+. Temas ekzemple pri projekto Florigu Egalecon Inter Junuloj (https://genraegaleco.tejo.org/). Nuntempe ni reaktiviĝis ankaŭ en fondusoj de Konsilio de Eŭropo kaj organizis unuan retan studsesion pri seksismo en lingvo. Aldone ni komencis kunlabori ankaŭ kun ne-esperantaj organizoj en temoj kiel lingva politiko aŭ inkluziveco. TEJO bezonas homojn, kiuj alportus novajn ideojn, helpus kun verkado de suksesaj kandidatiĝoj, trovado de partneroj kaj multe pli. Iĝu parto de la teamo por spertiĝi en la fako de subvencioj, sed ankaŭ por okazigi viajn ideojn.

Respondeca estrarano: Tomáš Stano (tomasstano95(ĉe)gmail.com)

Interkontinentaj projektoj

La internacieca spirito de TEJO signifas ke ni klopodu realigi eĉ projektojn kiuj inkludas pli ol unu kontinento. Ni jam havas la sperton de la AEJK-projekto, kiu inkludis 4 eventojn en Eŭropo kaj Afriko, faciligante la partoprenon de pli ol 100 homoj. La celo de tiu ĉi subkomisiono estas daŭrigi kaj plifortigi tian agadon. Por tio, ni organizas nin por pretigi projektojn, trovi la subvenciojn, krei la reton de kontaktoj, trovi la renkontiĝojn taŭgajn, ktp. Tiu ĉi laboro ne facilas, sed kiam ni sukcesas, ni realigas neforgeseblajn revojn.

Respondeca estrarano: Carlos Pesquera Alonso (karlos.peskera.alonso(ĉe)gmail.com)