Tutmonda Esperantista Junulara Organizo

Iĝu faciliganto por seminario en Kipro

Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO), kunlabore kun Konsilio de Eŭropo (KdE) kaj la Kipra Junulara Konsilio (CYC) organizas internacian seminarion nomatan Junuloj por Eŭropo: Trejnigante la morgaŭajn packonstruantojn per enrigardoj en la pasintecon en Pervolia kaj Nikosio, Kipro. En la seminario partoprenos 20 junuloj loĝantaj en la 46 membroŝtatoj de Konsilio de Eŭropo, kiuj diskutos kaj lernos pri temoj rilate al interkulturaj dialogoj kaj konfliktransformado. Pere de la seminario, kreota danke al la faciliganta teamo, la partoprenantoj havos la eblon:

La seminario okazos de mardo, la 25-an de Novembro (alventago), ĝis lundo, la 1-an de Decembro (forirtago). La labortagoj de la seminario estas de la 26-a ĝis la 30-a de Novembro 2025. La faciligantoj kaj partoprenontoj dum la seminariaj datoj loĝos en Pervolia, Kipro.

Kiajn kandidatojn ni serĉas?

La 2 serĉataj faciligantoj devas plenumi la jenajn kondiĉojn:

Kiajn taskojn havos la trejnistoj?

Kion la akceptataj faciligantoj ricevos?

Vi povas kandidatiĝi* esprimante vian motivon faciligi la seminarion kaj sendante vian vivresumon (en la angla lingvo, ĉar KdE-respondeculoj valoros kaj rezolucios pri viaj kapabloj kunfaciligi la seminarion) plenigante la jenan formularon antaŭ la limdato de lundo la 22-a de Septembro 2025. Vi ankaŭ povas retpoŝti al david.ruiz.sanchez@tejo.org por ricevi pli da informoj.

* Konforme al la politiko de la Komisiono pri Aktivula Trejnado (AT) de TEJO, ni speciale instigas kandidatiĝojn de personoj, kiuj realigis ian Trejnadon por Novaj Trejnistoj aŭ/kaj oficiale estas en la teamo de TEJO-Trejnistoj aŭ/kaj havas sperton pri ne-formalaj metodologioj pri edukado.

Aldone, kaj al KdE kaj al TEJO gravas diverseco kaj provizi egalajn ŝancojn. Ni aparte instigas la kandidatiĝon de ĉiuj eblaj kandidatoj plenumantaj la kondiĉojn, sendepende de genro aŭ handikapeco. En tiu lasta kazo, bv. priskribi kiel via handikapo povas estigi specialajn bezonojn, kaj ni strebos trovi solvon por vi.