Tutmonda Esperantista Junulara Organizo

Nova laborgrupo de TEJO por esperantigi la spacon

Ĉu Esperantigi la spacon?

Esperanto estas universala lingvo, ĉu ne? Ĝis nun, oni nur provis disvastigi ĝin ĉie sur la tero, sed ĉu la tero sufiĉas? Ekde pli ol duona jarcento oni esploras la spacon, kiu pli kaj pli iĝas homa teritorio anstataŭ nigra malpleno. Pro tio, necesas pripensi la rolon de Esperanto en tiu ĉi reala sciencfikcio.

TEJO do serĉas homojn por starigi laborgrupon pri strategio por disvastigo de nia lingvo en la spaco. Ni invitas interesatulojn kandidatiĝi pere de ĉi tiu formularo.

Ĝis baldaŭ por kosma Fina Venko !