Home > Aktualaĵoj > Seminario pri Demokratio 2022 – Demokratio en la post-pandemia socio

Kadre de la laborplano de TEJO kaj Konsilio de Eŭropo “Tutmonda Civitaneco 2030 – Redifino de la rolo de junularo en post-pandemia socio”, dum la unua fazo de la projekto, seminario kun fokuso pri demokratio estis organizita en aprilo 2022 en Italio. Dum 4, 5 tagoj, junuloj lernis pri demokratio, interŝanĝis ideojn kaj opiniojn, kaj diskutis la temon de demokratio en la post-pandemia realo. Ili kreis deklaracion kun la rolo de junularoj en post-pandemia demokratio:

Demokratio…

  • … devas doni pli da spaco por civitana aktiveco. Ne nur sufiĉas havi balotadon.
  • … ne havas difinitan formon, ne ekzistas perfektan formon. Estas demokratiaj sistemoj.
  • … ne estas limigita al unu difino. Malgraŭ tio, ne ĉiuj sistemoj rajtas difini sin kiel demokration.
  • … havas komunajn trajtojn.
  • … devas respekti liberecon de opinioj. La homoj devas povi sin libere esprimi eĉ kontraŭ la demokratia sistemo aŭ la tiutempa registaro.
  • … provizu alireblecon al la demokrataj procezoj.
  • … provizu pli justan kaj egalecan disdividon de rimedoj inter civitanoj aldone al civitanaj rajtoj. Granda malekvilibro estas en si mem kontraŭdemokrata. Se la bazaj rimedoj mankas al al civitanoj, ili ne povas libere partopreni decidfarajn procezojn.
  • … certigu ke estas spaco por diversopiniaj amaskomunikiloj kaj diversaj tipoj de edukado. Sen spaco por kritike pensi, kaj trovi diversajn fontojn kaj opiniojn, ne eblas havi demokration.
  • … respektu liberecon de esprimoj. Tio rilatas al respekto de lingvaj rajtoj, ĉar aliro al denaskaj lingvoj helpas la konstruon de demokratio.
  • … konsciu pri la paradokso de toleremo. Por defendi toleremon, demokratio devas provizi la spacojn por opinioj sed agi kontraŭ la opinioj kiuj minacas la spacon por la tolerado. Alivorte, opinioj kiuj celas detrui toleremo devas ne havu liberecon detrui la demokratian spacon.
  • … respektu la diversecon de opinioj sed agu kontraŭ la misinformado. Tolero de diversaj opinioj ne signifas permesi klarajn mensogojn kaj manipuladon.
  • … provizu edukadon kaj zorgu pri la ekzisto de spacoj por debatado
  • … estu solidara kun la maljusteco ekster sia lando, agnosku sian devon protekti homojn en maldemokratajn landojn.
  • … garantiu justan reprezentecon kaj prioritatigu interkonsentojn.
  • … respektu soveranecon kaj memstarecon de aliaj landoj.
  • … evitu imperiismajn kondutojn kiuj celas interveni en la decidoj de aliaj demokrataj landoj.
  • … estu horizontala. La opinioj de homoj ne estu konsideritaj kiel pli validaj ol aliaj nur pro la trajtoj de ili kiuj ne rilatas al iliaj kompetencoj. Oni konsideru kompetencoj, sed oni ne starigu hierarkion laŭ sociaj, genraj, religiaj, rasaj… trajtoj.
  • …provizu aktivan politikan edukadon por la civitanoj pri la voĉdonsistemon. Voĉdonedukado signifas ankaŭ edukado pri civitanaj rajtoj. Tian edukadon oni ricevu ekde juneco kun zorgo pri eviti influon de la personoj kiuj instruas la sistemon kaj incito al pensema kaj kritika aliro al la demokratio.

Plurtavoleco de demokratio

→ Demokratio ne temas nur pri politiko sed ankaŭ enplektas diversajn elementojn de la homa socio: edukado kaj moviĝo de informoj, ekonomio, juro, kaj reciprokaj rilatoj inter civitanoj, interalie. Demokratia socio ne limigiĝas al la organizado de instancoj kaj la ŝtato, kiel disigo de povoj, balotsistemo de reprezentantoj. Pluraj kondiĉoj estas por konsideri socion plene demokratia.

  • Esencaj kondiĉoj por demokratia socio flanke de ŝtatoj:
    • Flanke de la ŝtato, respekto de homaj rajtoj kaj jurŝtateco estas la plej bazaj kondiĉoj.
    • Reprezentantoj reprezentu proporcie la civitanaron, ĉu laŭ politika ideologio, genro, aĝo, socia tavolo, regiono, etno/minoritato…
    • Kelkaj iloj de rekta demokratio devas certigi ke la ŝtataj instancoj estu sub ia regado de la popolo: starigi la eblojn por civitanoj proponi leĝojn kaj politikojn senpere de politikistoj.
    • Suvereneco kaj sendependa eksterlanda politiko
    • Universala voĉdonrajteco
  • Aliaj eskterŝtataj esencaj kondiĉoj por konsideri socion demokratia:
    • Edukado: la eduksistemo ne nur trejnu laboristojn sed ankaŭ civitanojn edukitajn por kritika pensado, paca dibatado
    • Libera esprimado: sana spaco por publika esprimado
      • Amaskomunikiloj: ili estu pluraj, politike diversaj kaj ne apartenu majoritate al kelkaj posedantoj aŭ al ŝtato ; limigu diskonigon de falsaj informoj  
      • Nedanĝereco de sinesprimo: oni ne estu minacita pro siaj opinioj – ĉu de la leĝo, ŝtato aŭ privataj grupoj – 
      • Limigoj al sinesprimado: Atenti ne toleri maltoleremulojn (ekz. naziojn)- t, eviti atencojn al la bazaj liberecoj/rajtoj; aŭ en krizaj periodoj kiuj influas demokration (ekz. KOVIM-19).
    • Ekonomia kaj socia egaleco kaj stabileco: ĉiuj havu aliron al decaj vivkondiĉoj per limigita labortempo tiel, ke ili havu oportuon & tempon enpleĝiĝi en la politikan vivon. La riĉeco de individuoj ne draste influu ilian politikan povon (ekz. Kapablon influi voĉdonadojn). 

Horizontaleco

  • La horizontaleco estas tre grava temo koncerne la demokratio,  ĉar se ni pripensu la ideon de Aristotelo, kiu diris: “Demokratio estiĝis kiam, pro la fakto ke ĉiuj estas egalaj iusence, ĉiuj estis kreditaj esti absolute egalaj unu al la alia”, ni povas kompreni kion la ideo pri tio ke kelkaj homoj havas pli da potenco aŭ valoro ol aliaj ne laŭas tio idealo.
  • kiel socio, ni devas debati kaj proponi demokratiajn modelojn kiuj zorgas pri tio, kiel rekta demokratio, ktp. 

Rekta demokratio kaj retvoĉdono

  • La rekta demokratio ebligas pli da temoj por debatigi ene de la socio. La plikompleksigo kaj la multipleco de civitaj debatoj estas grava ilo pri pli efike decidiĝo partopreno. 
  • La civitanoj devus povi plidirekte eksprimi kaj fakte zorgi de internaciaj, naciaj kaj lokaj aferoj. Necese, konstitucion reformojn devus okazi pri ebligi tio.
  • La ekzercado de demokratio ne devus esti soli por elekti decidfarantoj sed pli rekte eksprimi opiniojn pri publika politikaferoj. 
  • Konsekvence, la ebleco de retbalotado estas interesega eventualaĵo por efektivigi ĝin. Elaborigi findindaj kaj nekorupteblaj teknikaj iloj esta la pli grava tasko se oni voli uzi retvoĉdono sendube.
  • Se farita ĝuste, ĝi estus potencego instrumento pri akceli kaj plirektfari la demokratia procezo.
  • Interesa flanko de retdemokratio estas ke ĝi povas esti aplika internacie, ekzemple pri eŭropaj problemoj kaj referendumoj.
  • Moderna interreto sakraliĝis la publikparolon, kaj estas spaco de egaleco, partopreneco kaj travidebleco. Fakte, tiuj valoroj estas la ŝlosilo por efika kaj sana demokratio, kiu estas rezistema al diversaj krizoj.

Demokrataj sistemoj signifas aktive partopreni, ne nur dum balotado. En plejparto de demokrataj sistemoj oni nur kontribuas preskaŭ nur dum balotado, kaj tio ja estas interesa afero, sed por atingi plej bona nivelo de demokratio, oni devus referendumi pli ofte aŭ esplori aliaj vojoj por esprimi la volon de popolo.  

Malsimilaj demokrataj sistemoj:
Demokratio ne estas cent el cento klara sistemo, verŝajne estas idealo de sistemo. Ne estas fiksita recepto por sekvi, kaj tio estas fonto de avantaĝoj sed ankaŭ de problemoj kaj  ĉiuj demokrataj landoj havas sian propran sistemon, kiu adaptiĝas al propra pensmaniero.  Angloj aŭ usonanoj havas sian elektadsistemon – rilata al anglosaksa juro – kiu malsimilas al prezideca respubliko regante Francio. Do, tiuj ĉiuj landoj estas demokrataj sed ne havas saman sistemon. Homoj povus vidi kelkajn maljustecojn en tiuj ĉiuj diversaj sistemoj, ekzemple en Francio ni konstatis ke tiu sistemo kaŭzas malkomfortecon kaj malsamon de opinioj. Ankaŭ, demokrataj sistemoj devus respekti bazajn demokratajn rajtojn. Rusio havas sian propran elektadon kaj regan sistemon, sed ni ne povus konsideri ĝin alian specon de demokratistemo, ĉar tie estas gravaj minacoj al civilaj kaj demokrataj rajtoj.

Reta voĉdonado estas konsiderinda ilo por faciligi demokration, precipe post KOVIM-19 kaj la cifereca transiro. Ĝia inkludo devas iri samtempe kun plifortigo de cibersekurecaj infrastrukturoj por garantii la sekurecon kaj stabilecon de la procezo. Aldone, endas ke voĉdonado restu alirebla al ĉiuj sendepende de teknologia lerteco kaj aliro.

La ŝtato devas zorgi pri la alirebleco al la homaj rajtoj de la popolo, kiel sanasekureco, universala edukado, loĝloko, ktp.

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

This site uses Akismet to reduce spam. Learn how your comment data is processed.