Home > Proponoj aktivi > Aliĝu al interesgrupo de TEJO pri Juro

Ĉu vi ŝatus helpi al TEJO kreski en sia junulara agado ene de jurbazitaj kaj laŭleĝaj kadroj? Ĉu vi interesiĝas pri la reguloj, la rajtoj kaj la devoj de internacie funkcianta organizo? Ĉu vi volas interŝanĝi kaj helpi en la kreado de bonaj juraj praktikoj en internacia kunteksto?
Aliĝu al nia grupo pri juro kaj esploru pri kiel inkluzivi juran perspektivon en nia junulara laboro!

Celo de la interesgrupo

La celo de ĉi tiu grupo estas stimuli konstruajn debatojn pri laŭleĝeco en la TEJO-reto kaj en aliaj junularaj organizoj pere de trejnado rilate al jura terminaro, juraj konsiloj, juraj rajtoj kaj similaj temoj. Ni strebas al kundividado kaj efektivigado de la plej bonaj praktikoj kaj al trejnadoj pri aliroj al kono kaj iloj uzeblaj en la jura fako. Kiel organizaĵo kiu funkcias ĉefe per volontuloj el la tuta mondo, TEJO dankas se vi povas investi tempon laŭ via disponebleco en sin kaj helpi garantii laŭleĝecon en projektoj por TEJO kaj ĝiaj membraj organizoj.

Agado

La laborgrupo disponas je materialoj por prepariĝi kaj havas kurantajn alvokojn kaj kundeciditajn konsultojn. Ni uzas komunajn dosierujojn por labori kaj komunikas pere de retpoŝtoj, Google hangouts, skajpalvokoj.
La membroj de la laborgrupo estas invititaj al la retaj diskutoj, konsultoj kaj kunsidoj. Ili kontribuas laŭ iliaj kapabloj en la aktivecoj de la laborgrupo. Ni kune decidas kiom ofte kaj kiam ni kunsidos.
La laborgrupo estas medio en kiu ĉiuj povos respekteme kundividi konojn, opiniojn kaj spertojn.

Kiu povas partopreni?

Ni volas kunigi junajn laboristojn, junajn estrojn, advokatojn, juristojn, studentojn kaj volontulojn, kiuj agadas en TEJO, en asocioj aŭ organizoj kiuj estas partneroj de TEJO, aŭ en aliaj junularaj organizoj kiuj havas komunajn valorojn kun TEJO. Aparte bonvenas spertuloj pri juro kaj ankaŭ homoj kiuj volas lerni pri la fako.

Kiel aliĝi?

Bonvolu plenigi la aliĝformularon ĝis la 28-a de februaro de 2019. Ni celas inkluzivi ĉiujn, sed kaze de granda nombro de interesitoj ni elektos la partoprenantojn surbaze de ilia motiviĝo esprimita en la aliĝformularo. La agendo kaj la dato de la unua kunsido estos komunikitaj komence de marto.

Por pli da informoj, bonvolu kontakti la kunordigantojn de la interesgrupo, Olga (olga.sevcenco@tejo.org) kaj Clément (clement@tejo.org).


Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

This site uses Akismet to reduce spam. Learn how your comment data is processed.