Tutmonda Esperantista Junulara Organizo

Kreu Esperanto-teatraĵon dum FESTO en Francio!

TEJO ĝojas anonci novan teatran projekton! Ni ricevos subvencion de Erasmus+ per kiu eblas pagi por vojaĝo, loĝado, manĝo kaj programo de 23 kontribuantoj.

La ekzercado kaj sursceniĝo okazos kadre de FESTO en Vindry-sur-Turdine (apud Liono), Francio, de la 8-a ĝis la 15-a de Aŭgusto 2024.

Kvankam ni jam havas kelkajn interesatulojn, ni bonvenigas homojn por la arta teamo (verkado kaj reĝisorado). Ni ne volas maltrafi kaŝitajn talentulojn de Esperantujo! La alvoko por la aktoroj kaj helpantoj venos post kelkaj monatoj. Se vi volas aktori aŭ helpi, ni certe ŝatos tion, sed vi ne ankoraŭ bezonas kontakti nin!

La idealaj kandidatoj por iĝi reĝisoro / kroma reĝisoro
La idealaj kandidatoj por aliĝi al la verkada teamo

Ni elektos unu ĉefverkiston kaj la aliaj donos retrokuplojn kaj proponojn.

Ni bonvenigas kandidatojn el ĉiuj mondopartoj. Tamen, vojaĝoj al la kongresejo povos nur esti repagitaj el Hispanio, Francio, Germanio kaj Nederlando.

Kandidatiĝu per ĉi tiu formularo: indiku viajn preferojn kaj spertojn, kaj sendu ĝin ĝis la 28-a de Januaro.

Se vi volas babili pri la projekto, aliĝu al la Telegram-grupo.