Home > Aktualaĵoj > TEJO partoprenis la Tutmondan Festivalon pri Agado rilate al la Celoj por Daŭripova Evoluigo

Delegacio de TEJO partoprenis la Tutmondan Festivalon pri Agado rilate al la Celoj por Daŭripova Evoluigo (SDG Global Festival of Action) en Bonn, Germanio. La eventon organizis la Unuiĝintaj Nacioj, kadre de la Kampanjo por Aktivado.

La Ĝenerala Sekretario de TEJO Konstanze Schönfeld (Tuŝka) kaj la volontulino Manuela Burghelea reprezentis nian organizon.

La celoj de la festo estis subteni la plenumon de la Celoj por Daŭripova Evoluigo tra la mondo, konekti homojn el pluraj kontinentoj kaj prezenti novajn, elstarajn projektojn. 

Pri la evento, Tuŝka rakontas:

“Homoj tre entuziasmiĝis pri Esperanto, elŝutis la apon Duolingo por eklerni ĝin kaj petis informojn pri niaj interkontinentaj agadoj.”

“Ekde kelkaj jaroj, la impreso de la homoj pri Esperanto estas pli kaj pli videble pliboniĝanta.”

“Estis sufiĉe multe da spaco por junaj homoj por kunkrei, diskutadi, kritike komentadi dum la evento. Mi esperas ke estontece ni sukcesos partopreni la eventon denove, kun pli granda delegacio de junaj esperantistoj.”

La Ĝenerala Sekretario de TEJO Konstanze Schönfeld (Tuŝka) kaj la TEJO-volontulino Manuela Burghelea

One Comment, RSS

  • Lars Sözüer

    says on:
    2019-07-16 at 09:24

    Chu la venonta evento okazos same en Bonn?

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

This site uses Akismet to reduce spam. Learn how your comment data is processed.