Tutmonda Esperantista Junulara Organizo

TEJO dungos komunikiston en 2017

Tutmonda Esperantista Junulara Organizo dungos oficiston por la nova jaro. Ĉu temas pri vi? Kandidatiĝu ĝis la 22-a de decembro 2016.

TEJO dungos duontempe komunikiston, kiu laboros dum 2017; la precizaj datoj estos interkonsenteblaj. Surbaze de la plenumota laboro kaj de la necesoj de TEJO estos konsiderata la ebleco je pludungado.

Elektoto ricevos monatan salajron de 768.60€ por duontempa laboro (19 horoj semajne). Oficisto laboru hejme kaj povos ĝenerale decidi la laborhorojn, sed kun flekseblo kaze de bezono.

Nia komunikisto zorgos pri:

Ĉu vi interesiĝas?

Prezentu vian kandidatiĝon ĝis la 22-a de decembro 2016  kun vivresumo, motivletero,  rekomendletero al dungo@tejo.org kun titolo “Komunikisto 2016: Via nomo”. Vi ricevos konfirman mesaĝon; se vi ne ricevos ĝin, bonnvolu resendi vian mesaĝon al info@tejo.org.

Kondiĉoj por rajti kandidatiĝi:

* Subvencieblaj landoj estas tiuj de EU, ELKA, Makedonujo kaj Turkujo.