Home > tejo.org – kiel helpi?

Jen, kiel vi vidas publikas jam la nova retpaĝo de TEJO. Ĉe la adreso tejo.org ĝi aperis la 20-an de novembro 2014. Tamen ĝi ankoraŭ estas en provversio, do povas troviĝi iuj nefaritaĵoj, eraroj kaj simile. Mankas en ĝi ankaŭ tradukoj al aliaj lingvoj. Por ke ĝi estu tute perfekta ni bezonas iom da via helpo. Kiel kontribui? Jen kelkaj ebloj.

Provlegado

Plej simpla maniero helpi estas simple trarigardi la retpaĝon kaj trovinte iun eraron (lingvan, teknikan aŭ alian) raporti pri ĝi. Nia retadreso estas novaretejo@tejo.org. Dankon pro via helpo!

Tradukado

Kiel jam menciite, momente (pli malpli) plene funkcias nur Espranto-versio de la retpaĝo. Ĉu vi ŝatus, ke ĝi estu ankaŭ en via lingvo? Proponiĝu por la traduka teamo! Kompreneble, ne temas pri kompleta retpaĝo – tio estus tro temporaba kaj ankaŭ ne necesa. Ni pretigas liston de la paĝoj, kiuj bezonas tradukon al aliaj lingvoj. Do, por proponi sin kiel tradukanton de tejo.org mesaĝu same al novaretejo@tejo.org.

Fotoj

Por ke la retpaĝo aspektu alloge, ĝi devas enhavi altkvalitajn kaj allogajn fotojn. Ĉu vi havas tiajn? Se jes, proponu ilin al ni! Sendu via(j)n foto(j)n aŭ ligilojn al ĝi/ili al novaretejo@tejo.org. Memoru, ke libere oni rajtas sendi nur proprajn verkojn.

Kiajn fotojn ni bezonas?

Teknike: plej bone altkvalitajn kaj grandajn (minimume 1200 rastrumeroj je almenaŭ unu flanko).

Enhave: kompreneble iel rilatajn al TEJO, ĉar ja ili estas ĝuste por nia paĝaro. Tiu temo tamen ja estas tre vasta, do sentu vin libera ideumi kaj proponi tion, kion vi supozas inda por interncia Esperanto-junulara retejo. Por iom helpi la vi, jen iom da subtemoj, kiujn povas tuŝi la fotoj:

Adoleskantoj, Aktivula Trejnado, Biciklado, Dokumentoj, Edukado, Eksteraj Rilatoj, Esperanto-eventoj, Esperanto-Kulturo, Estraro, Faka Agado, Fakaj Sekcioj, Festivaloj, Informado pri Esperanto, Instruado, Internacia Junulara Kongreso, Junulara agado, Junuloj, Karavanoj, Komisionoj, Komitato, Koncertoj, Kontakto, Kunsidoj, Laborgrupoj, Landaj Sekcioj, Lernado, Literaturo, Loka agado, Membriĝo, Muziko, Oficejo, Organizado, Partnerado, Partopreno de junularo, Pasporta Servo, Pepo, Reprezentado de TEJO, Scienca Agado, Seminarioj, Subtenu, Teama laboro, Teatro, TEJO-Aktuale, TEJO-Tutmonde, Tutmondeco, Varbado por Esperanto.

Eventoj

En la nova retejo ni havas apartan lokon por eventoj. Ĉu vi ŝatus, ke via renkontiĝo aperu tie? Se jes, sendu al ni jenajn informojn:

  • Nomo de la evento
  • Priskribo – memoru tamen, ke ĉe tejo.org ĝi devas aperi TEJO-nome, kiel informo, do via varbteksto verŝajne ne taŭgas ĉi tie
  • Retpoŝtadreso al kiu alvenu mesaĝon rilataj al la evento
  • Datoj de la evento (kaj horoj se necesas)
  • Ligilo al facebook-evento
  • Nomo de la ejo, kie okazos la evento
  • Adreso de la ejo, kie okazos la evento
  • Koordinatoj de la ejo – laŭ formato: 49.608851; 19.959862
  • Fotoj por beligi la anoncon – prefere sendu kelkajn grandajn (minimume 1200px horizontale, prefere pli ol 1920px) fotojn por ke ni povu elekti la plej adekvatan por la retejo (ne, grupa foto, plej verŝajne ne taŭgas)

Krome, memoru, ke tio estas retpaĝo de TEJO, do organizo tutmonda kaj junulara. Do bonvolu proponi nur la eventojn, kiuj estas almenaŭ iom internaciaj kaj havas junularan karakteron.

Aliaj ideoj, proponoj?

Ankaŭ se vi havas aliajn ideojn, proponojn aŭ rimarkojn, sendu ilin al novaretejo@tejo.org – ni kontrolos kion eblas fari!