Home > Aliaj > TEJO partoprenis en YO!Fest 2017 en Mastriĥto, Nederlando

YO!Fest 2017

La 7-an de februaro, TEJO partoprenis en YO!Fest 2017 en Mastriĥto, Nederlando.

La okazaĵo memorfestis 25 jarojn ekde la subskribo de la Mastriĥta Traktato, kiu estis la bazo por la kreado de Eŭropa Unio.
Nia volontulo Ale rakontas pri la evento.

Dum la tuta tago okazis interesaj aktivoj kaj ne mankis momentoj de kuna festumado.
Ni parolis kun aliaj junuloj, kaj dum niaj oficialaj aktivoj kaj dum pli kunvivaj momentoj.
Kaj ni lernis, ke ekzistas multaj aliaj junaj organizoj en Eŭropo – ĉiuj enfokusigitaj sur interesaj temoj!


Vasta junulara publiko
ekkonis TEJO-n, niajn celojn kaj niajn aktivojn.
Multaj partoprenantoj nun scias ke ekzistas junulara organizo, kiu okupiĝas pri lingvaj rajtoj, kaj ke Esperanto tute ne mortis – eĉ male multaj junuloj profite uzas ĝin ankaŭ por organizi internaciskalajn eventojn.

Granda kvanto da junuloj partoprenis al nia Lingva Kvizo. Ĝi konsistis el aro de 20 demandoj rilataj al la kono de la Eŭropaj lingvoj. Tiuj, kiuj respondis ĝuste al almenaŭ 15 demandoj ricevis ĉokoladbastonon.
Bedaŭrinde malmultaj superis tiun limon, do ni decidis donaci ankaŭ konsolajn kuketojn por kiu faris tamen bonan rezulton.


Loka televido intervjuis la prezidanton de TEJO Michael Boris Mandirola.


Sasha
 prezentis kernajn punktojn pri EU-Afrika kunlaboro.


Ni vivas malfacilan tempon en kiu timoj kaj antaŭjuĝoj disvastigas pli kaj pli kreante novajn murojn —fizikajn aŭ metaforajn. Ni volis alian kiaon de muro, kiu donu eblecon al ĉiuj esprimi sin per eta papera briko. Do ni konstruis la Muron de la Libera Esprimo.
Multaj partoprenis, kiu lasante pacajn mesaĝojn, kiu pli ŝercajn mesaĝojn, kiu la preferatan citaĵon, kiu desegnon.


Tagfine montriĝis, ke la plejparto de junuloj en Yo!Fest havas multon interesan por diri; ni esperas, ke tiuj brikoj konstruu la fundamentojn por la morgaŭa Eŭropo!

2 Comments, RSS

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.