Tutmonda Esperantista Junulara Organizo

TEJO prezentas novan Trejnadon por Trejnistoj

Ni fiere prezentas al vi alvokon pri Trejnado por Trejnistoj.

Se vi respondis jese… tio estas via momento. Iĝu TREJNISTO!

ETEY estas unika oportuno por akiri la necesajn konojn kaj kompetentojn por iĝi vera trejnisto. Legu sube, kuraĝiĝu kaj kandidatiĝu!

Kio estas ETEY?

ETEY estas partnera projekto kunordigata de TEJO kaj subvenciita de Eŭropa Unio kadre de Erasmus+, ĝia celo estas krei la unuan generacion da TEJO-trejnistoj. La partneraj landoj estas Danujo, Germanujo, Italujo, Katalunujo, Nederlando kaj Polujo.

La projekto konsistas el ampleksa trejnadprogramo por provizi la partoprenantojn per ĉiuj kapabloj kaj iloj kiujn ili povus bezoni dum TEJO-trejnista kariero. La celo estas doni bazon da konoj, spertoj kaj labormetodoj. La programo disvolviĝos en du eventoj kaj reta laboro inter la du.

La ETEY-trejnadprogramo iĝos parto de la trejnadprogramo de UEA pri Aktivula Maturigo (AMO); kiel unua trejnseminario por trejnistoj, ĝi nomiĝos SUPER-AMO (AMO-22 laŭ la numerigo de la seminarisinsekvo oficiale lanĉita en 2014).

La trejnadprogramo estas ampleksa ĉar la celo estas ambicia, ja oni lernos profesion. La tagoj estos intensaj sed ekscitigaj kaj vi multege lernos, laboros kaj kundividos.

Devas partopreni 18 aktivuloj, 3 el ĉiu partnera lando.

Praktikaj informoj

Unua sesio

Dua sesio

Kiu povas aliĝi?

Bona trejnisto estas laborema, pasia kaj lernema – tio plej gravas.

Formale la elektotoj devos:

Limdato

Via kandidatiĝo (kun viaj datumoj kaj motivletero) estu sendita ĝis la 22-a de februaro 2016 al at@tejo.org

Demandoj

La plej stultaj demandoj estas tiuj kiujn oni ne faras. Por ajna dubo skribu al at@tejo.org kaj ni plejĝojos respondi al vi.

 

Reta fotaro de Pola Esperanto-Junularo: fotoj.pej.pl