Tutmonda Esperantista Junulara Organizo

TEJO serĉas EVS-volontulon por 2016!

TEJO invitas vin kandidatiĝi por la posteno de plentempa TEJO-volontulo en la Centra Oficejo en Roterdamo. Esti volontulo signifas ne nur grave kontribui al la bonfarto de la organizo, sed estas samtempe persona kaj movada pliriĉiĝo. La volontulo laboras en la koro de la Esperanto-movado – la Centra Oficejo de Universala Esperanto-Asocio kaj TEJO, povas kunlabori pri tre interesaj projektoj (ekz. organizado de aranĝoj, inform-agadoj, kampanioj aŭ evoluigo de interretaj projektoj), partoprenadi aranĝojn reprezentante TEJO-n kaj kunlabori en la tutmonda medio. Ni limigas la daŭron de la volontulado al maksimume unu jaro, tiel ebligante al multaj akiri tiujn spertojn. Kiel volontulo vi certe lernos memstare labori kaj povas profundigi viajn spertojn interalie en la sube menciitaj taskoj.

TEJO-volontulo devas preti labori dum ĉirkaŭ 12 monatoj ekde fino de decembro 2015. La limdato por sendi vian kandidatiĝon estas la 2-a de aŭgusto 2015, tamen pli frua ricevo de la kandidatiĝo estas tre bonvena, ĉar temas pri la jam akceptita projekto kadre de Eŭropa Volontula Servo, en kiu ni havis planitan volontulon, sed tiu bedaŭrinde devis rezigni. Pro la sama kialo, kadre de ĉi-tiu alvoko ni povas akcpeti nur kandidatojn de Eŭropa Unio aŭ eventuale de jenaj landoj: Rusio, Okcidentaj Balkanoj (Albanio, Bosnio kaj Hercegovino, Kosovo, Montenegro, Serbio), orientaj partnerlandoj de EU (Armenio, Azerbajĝano, Belorusio, Kartvelio, Moldavio, Ukrainio), sudmediteraneaj landoj (Alĝerio, Egiptio, Israelo, Jordanio, Libano, Libio, Maroko, Palestino, Sirio, Tunizio).

La laboro konsistas el:

La ideala kandidato:

Kompreneble, tiuj estas ecoj de la ideala kandidato kaj ni konscias, ke ne facilas ĉiujn ilin plenumi. Krome, inter la elekto kaj komenco de la volontulado estos ankoraŭ sufiĉe da tempo por plibonigi iujn aferojn kaj ankaŭ la taskoj estas interkonsenteblaj. Do ne hezitu kandidatiĝi ankaŭ se vi ne trovas en vi ĉion de ĉi tiu listo! 🙂

La volontulo ricevas senpagan ĉambron kaj aldone poŝmonon kaj manĝmonon. Povas okazi ke samtempe estos pli ol unu volontulo.
Kandidatoj sendu retpoŝte al kaj volontulado@tejo.org kaj gxen-sek@tejo.org la jenajn dokumentojn esperantlingve:

Grave:

La volontulo devas esti individua membro de TEJO (se vi ne jam estas – ĉi tie eblas membriĝi) – tio signifas ankaŭ, ke vi havu malpli ol 30 jarojn en la momento de la eklaborado. Kiel minimuman aĝon ni konsideras 18 jarojn (ankaŭ je la komenco de volontulado).

Momente TEJO-volontulo devas daŭre labori en la Centra Oficejo en Roterdamo. Civitanoj de Eŭropa Unio povas senprobleme loĝi kaj labori en Nederlando, sed civitanoj el plej multaj aliaj landoj bezonas labor- kaj restadpermeson. Ĉar la kondiĉoj tre diferencas laŭ la devenlando kaj/aŭ aĝo de la kandidato, TEJO konsideros tion ĉe la elekto de la volontulo kaj laŭbezone klopodos trovi la necesajn solvojn.

Se vi havas aldonajn demandojn pri la programo ne hezitu kontakti nin per volontulado@tejo.org.

Fot. Łukasz Żebrowski, el reta fotaro de Pola Esperanto-Junularo, CC-BY-SA