Tutmonda Esperantista Junulara Organizo

TEJO serĉas volontulon!

La afiŝo ne plu aktualas. Pri la aktuala volontulo legu ĉe la paĝo oficejo

TEJO invitas vin kandidatiĝi por la posteno de plentempa TEJO-volontulo en la Centra Oficejo en Roterdamo. TEJO-volontulo devas preti labori dum unu jaro (pli aŭ malpli longa daŭro esceptokaze eblas) ekde septembro 2014 (preciza dato laŭ interkonsento). La limdato por sendi vian kandidatiĝon estas la 4-a de majo 2014.

TEJO strebas al tio, ke konstante estu TEJO-volontulo en la Centra Oficejo, kiu povu dediĉi cent elcentojn de sia labortempo al TEJO. Esti volontulo signifas ne nur grave kontribui al la bonfarto de la organizo, sed estas samtempe persona kaj movada pliriĉiĝo. La estraro limigas la daŭron de la volontulado al proksimume unu jaro, tiel ebligante al multaj akiri tiujn spertojn. Kiel volontulo vi certe lernos memstare labori kaj povas profundigi viajn spertojn en la sube menciitaj taskoj.

La laboro konsistas el:

La ideala kandidato:

La volontulo ricevas senpagan ĉambron en la CO kaj poŝmonon (nuntempe ĉirkaŭ 125 eŭroj semajne), kiu sufiĉas por vivteni sin.
Kandidatoj sendu retpoŝte al kaj oficejo ĉe tejo.org kaj gxen-sek ĉe tejo.org la jenajn dokumentojn esperantlingve:

Grave:
La volontulo devas esti individua membro de TEJO – tio signifas ankaŭ, ke vi havu malpli ol 30 jarojn en la momento de la eklaborado. Kiel minimuman aĝon ni konsideras 18 jarojn.
Momente TEJO-volontulo devas daŭre labori en la Centra Oficejo en Roterdamo. Civitanoj de Eŭropa Unio povas senprobleme loĝi kaj labori en Nederlando, sed civitanoj el plej multaj aliaj landoj bezonas labor- kaj restadpermeson. Ĉar la kondiĉoj tre diferencas laŭ la devenlando kaj/aŭ aĝo de la kandidato, TEJO konsideros tion ĉe la elekto de la volontulo kaj laŭbezone klopodos trovi la necesajn solvojn.