Home > Aliaj > TEJO volas scii viajn ideojn por Esperanto

Se vi havas ideojn por Esperanto, vi ŝatos scii ke TEJO lanĉos kampanjon la 27-an de decembro por proponi uzi la kradvorton #IdeoPorEsperanto en sociaj retoj. Ĝi celas aŭdi ĉiujn viajn ideojn (proponojn, sugestojn, konstruajn kritikojn, necesojn, ktp.) pri ajna temo rilate al Esperanto kaj montri ilin al respondeculoj en TEJO kaj UEA.

Ĝi okazos per sociaj retoj (Twitter kaj Facebook), sur tabulo dum la Junulara Esperanto-Semajno (Hungario, 2015-2016) kaj, por kiuj ne povos aliloke aŭ volos plilongigi sian ideon, ankaŭ en fadeno de la forumo de la Instituto Fina Venko.

Komence de januaro ni kolektos ĉiujn ideojn, kun aŭtor-mencio, kaj publikigos ilin. Tamen, post tiam vi daŭre povos havi ideojn kaj dissendi ilin.

Vi povos ne nur trovi homojn kiuj havas similajn ideojn, sed ankaŭ realigi ĉi ideojn kun ili aŭ trovi interesajn aferojn kiujn fari por Esperanto. Krome, per viaj ideoj vi povos orientigi la agadon de la organizoj.

Helpu Esperanton per #IdeoPorEsperanto!

2 Comments, RSS

  • Aleks Aɴᴅʀᴇ

    says on:
    mardo mardo 29- 29UTC Decembro 2015 at 07:37

    Bonega iniciato!
    Estas laŭ mi laborefika demandi al homoj, kion ili atendas.
    Espereble TEJO ricevos taŭgajn esplorindajn proponojn!

  • Halina

    says on:
    sabato sabato 20- 20UTC Februaro 2016 at 19:10

    Saluton!
    Via alvoko “Helpu Esperanton per ideo por Esperanto” atingis ankaux min, kiu instruas junulojn en sudpollanda urbo Nowy Sącz. Nian lokan kantensemblon “Junaj Vocxoj” oni povis koni dum UK en Lille, dum E-arangxoj germanaj kaj slovakaj. Kaj ne temas nur pri spektakloj por esperantistaro, sed ankaux por internacia publiko ekster nia Movado, kiel ekz. dum Ekonomia Forumo en Krynica, kie ili jam koncertis 2-foje por la foruma publiko. Tie lia kantado ricxigis la informan standon de EEU, gvidatan de Petro Balaż.
    Nune igxis grandega sxanco eniri kun la informado kaj reklamado en publikon de grandega mondmuzika festivalo en Pollando – pasintjare cxeestis tie 750 000 junuloj el diversaj landoj – multlingvaj kaj multkulturaj, vera esplor- kaj kapt-ebla kampo por Esperanto! Cxu vi same sentas la eblojn kaj povojn de nia E-agado inter la festivala publiko? KAJ TIO NE ESTAS NUR IDEO!
    Ja ekzistas jam preparita preciza programo de E-agado dum 4-taga arangxo 13-16.07.2016 en urbo Kostrzyn cxe rivero Odra, landlimo de Pollando kaj Germanio. La Festivalo havas nomon WOODSTOCK.
    La programo kun listo de plenumantoj kaj kun la prilaborita bugxeto estis sendita jam al Estraroj de UEA kaj TEJO la 11-an de februaro (gxis nun restas sen respondo). Mi rigardis aliajn proponojn por realigi viajn ideojn, kaj ne trovis ion silile komplekse preparitan kaj jam komence arangxitan. Kial do – nenie en viaj informpagxaroj – TEJO ne rilatas al nia PLEJ AMPLEKSA, DETALE PRILABORITA kaj REALA AGADO por Esperanto grandskala? VERA IDEUMADO ? Priskribon trovu cxe pagxoj de nia Organizajxo CEM en parto nomita WOODSTOCK : http://www.cem.info.pl
    Aldone mi petas Enrico Baltazar pri retadreso sendita al halinakomar@gmail.com
    Amike – Halina kun kursanoj

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.