Tutmonda Esperantista Junulara Organizo

Trejnadoj de TEJO dum Internacia Junulara Festivalo 2017 en Italio

Dum IJF – Internacia Junulara Festivalo en Italio okazis trejnadoj de TEJO pri diversaj temoj: Tempo-mastrumado, Genra egaleco, Varbado per sociaj retoj, Motivado, Internacia Komunikado, Problemsolvado, Organizado de eventoj, Instruista trejnado.

La trejnadoj estis la unuaj liveraĵoj de tiuj kiuj sekvis trejnadon por trejnistoj kadre de AEJK – Afrika-Eŭropa Junulara Kapabligo, subtenita de Erasmus+.

La Festivalo, organizita de Itala Esperantista Junularo, okazis en aprilo en Castione della Presolana.
Fotoj de Ariel Palmer.