Trejnprogramo por distancaj lingvo-instruistoj

Ĉi tiu programo estas planita por respondi al konkretaj bezonoj de instruistoj, kiuj laboras en afrika kunteksto kaj deziras instrui lingvojn distance, per simplaj kaj alireblaj iloj. Ĝi konsistas el serio de strukturitaj retaj sesioj, kiuj celas ne nur transdoni sciojn, sed ĉefe evoluigi realajn, tuj aplikeblajn kompetentojn.

Kio okazos dum la sesio?

  • Ĉiu sesio inkluzivas konkretan taskon, kiu ebligas al partoprenantoj tuj apliki tion, kion ili lernas. La emfazo estas sur agado kaj sperto, ne nur sur teorio.
  • La programo uzas ilojn jam vaste disponeblajn kaj konatajn, kiel WhatsApp, kaj konsideras limigitajn teĥnikajn rimedojn (poŝtelefono). Tio garantias realisman kaj daŭrigeblan aplikon surloke.
  • La enhavo estas organizita laŭ logika progreso: de bazaj kapabloj (komuniko, organizo) ĝis pli kompleksaj pedagogiaj kaj didaktikaj kompetentoj.
  • La hejmtaskoj proponas du nivelojn.
  • La programo kunigas esencajn dimensiojn de distanca instruado.

Ĉi tiu trejnado celas fari el partoprenantoj ne nur uzantojn de iloj, sed memstarajn kaj efikajn distancajn instruistojn.

Instruos Fransoazo, akompanata de aktivaj instruistoj, kiuj praktikas tiun lecionan kurson adaptitan por WhatsApp.

La trejnado okazos ĉiudimanĉe ekde la 26-a de aprilo (komenca sesio) ĝis la 14-a de junio (fina sesio), je 15 UTK. Entute okazos ok trejnsesioj. La trejnado okazos en Zoom-platformo.

Eblas elŝuti la dokumentojn de la sesioj kaj la hejmtaskojn en la koncernaj anoncpaĝoj de Eventa Servo: 

Sesio 1: https://eventaservo.org/e/e163da

Sesio 2: https://eventaservo.org/e/a054f0

Sesio 3: https://eventaservo.org/e/f2435e

Aliĝu al la trejnado ĉi tie:

8 komentoj pri “Trejnprogramo por distancaj lingvo-instruistoj”

  1. Kara geesperantistoj!

    Mi elkore dankas vin ĉiujn pro via amikeco kaj kunlaboro. Estas granda honoro por mi esti prezidanto de MEKK. Ni daŭre laboru kune por progresigi Esperanton kaj fortigi nian komunumon.

    Dankon al vi ĉiuj!

  2. Mi interesiĝas pri la diskutado de instruisto,
    tiu programo estas planita por respondi al konkretaj bezonoj de instruistoj, kiuj laboras en afrika kunteksto kaj deziras instrui lingvojn distance, per simplaj kaj alireblaj iloj. Ĝi konsistas el serio de strukturitaj retaj sesioj, kiuj celas ne nur transdoni sciojn, sed ĉefe evoluigi realajn, tuj aplikeblajn kompetentojn.

  3. Ĉi tiu programo estas tre grava kaj utila por instruistoj, precipe por tiuj, kiuj laboras en afrika kunteksto. Ĝi estas tre interesa ĉar ĝi fokusiĝas al distanca instruado per simplaj iloj kiel poŝtelefono kaj WhatsApp, tiel ke ĝi estas facile aplikebla eĉ en lokoj, kie ne estas multaj rimedoj.
    Ankaŭ la lernmetodo estas bona, ĉar ĝi ne restas nur je teorio, sed la partoprenantoj tuj praktikas per konkretaj taskoj. Tio helpas akiri vere utilajn kapablojn por la reala vivo.
    Krome, la klara strukturo de la enhavo (de baza ĝis pli alta nivelo) helpas la lernantojn progresi paŝon post paŝo. La ĉeesto de spertaj instruistoj ankaŭ garantias la kvaliton de la trejnado.
    Ĝenerale, temas pri moderna programo, kiu konformas al la nunaj bezonoj de instruistoj, kaj ĝi povas multe helpi plibonigi distancan instruadon

Komenti

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Scroll to Top