Tutmonda Esperantista Junulara Organizo

La novaj Komitatanoj B de TEJO

Ni ĝojas prezenti al vi la novajn Komitatanojn B de TEJO por la mandato 2020-2022!

Luana França (Brazilo)
Nicolas Kasolene (Demokrata Respubliko de Kongo)
Alexandre Raymond (Francio/Brazilo)
Robert Nielsen (Irlando)
Michael Boris Mandirola (Italio/Francio)

Komitatanoj B reprezentas individuajn membrojn de nia organizo en la supera instanco de TEJO: la Komitato. 

Ni havis 5 lokojn por Komitatanoj B kaj ĝuste 5 kandidatiĝoj validaj alvenis. La baloto ne okazis kaj ĉiuj kandidatoj estis alelektitaj. Por tiu ĉi decido, diskutis la Estraro kun la Elekta Komisiono. 

Bonan laboron al la novaj Komitatanoj B!