Home > Agadoj > Volontulado

Ĉu vi interesiĝas pri volontulado en Esperantujo? Ĉi tiu paĝo estas nuntempe ĝisdatigata, sed vi probable trovos la informojn, kiujn vi bezonas vizitante la retejon volontulado.net!


Volontulado en alia lando estas bonega maniero por sperti malsamajn kulturojn, ekhavi novajn amikojn, lerni novajn kapablojn, kiuj povus esti utilaj en posta vivo, kaj samtempe helpi aliajn. Volontula laboro daŭre restas ĉefa motoro de progreso de esperantaj projektoj kaj de funkciado de esperanto-organizoj. 

Danke al subteneblo per diversaj programoj, organizoj povas inviti junajn volontulojn por kunlabori kovrante multajn aŭ eĉ ĉiujn vivkostojn! Ĉi tie vi povas trovi plurajn informojn pri la malsamaj tipoj de volontulado, ekscii pri la programoj kaj kompari ilin. Ni esperas ke vi trovos por vi taŭgan lokon por volontuli!

EBLOJ VOLONTULI

Per la Eŭropa Volontula Servo (EVS) aŭ la Civita Servo vi povas volontuli en: 

    • TEJO

 

    • E@I

 

    • Bjalistoka Esperanto-Societo (BES)

  

  • Esperanto-Kultur-Centro de Tuluzo

La Civita Servo (“Service Civique”) estas franca ŝtata programo malfermita al ĉiuj civitanoj de la Eŭropa Ekonomia Areo*, kiuj aĝas de 18 ĝis 25 jarojn (maksimume 25,99).

La junulo ricevadas de la franca ŝtato kaj de la gastiganta asocio ĉiumonatan kompens-monon (ĉirkaŭ 500€), kaj plenan sanprotekton. La volontulo agadas po 24 horojn ĉiusemajne dum 8 monatoj. Fine de sia volontulado, li/ŝi ricevos atestilon pri la kompetentoj, kiujn li/ŝi akiris.

*Eŭropa Ekonomia Areo konsistas el: Aŭstrio, Belgio, Britio, Bulgario, Ĉeĥio, Danio, Estonio, Finnlando, Francio, Germanio, Grekio, Hispanio, Hungario, Irlando, Islando, Italio, Kipro, Kroatio, Latvio, Liĥtenŝtejno, Litovio, Luksemburgo, Malto, Nederlando, Norvegio, Pollando, Portugalio, Rumanio, Slovakio, Slovenio, Svedio, Svislando.

La Eŭropa Volontula Servo (EVS) estas malferma al ĉiuj junuloj aĝantaj inter 17 kaj 30. Partopreno ĝenerale estas senkosta por la volontulo (krom ebla kontribuo je vojaĝkostoj). La programo kovras:

    • vojaĝkostojn (de via loĝurbo al la loko de volontulado komence de la projekto kaj fine de ĝi reen)

 

    • vivkostojn (loĝado, manĝado)

 

    • poŝmonon

 

    • kostojn rilatajn al vizricevo (se bezonatas)

 

    • asekuron por la tuta longeco de la volontulado

 

  • partoprenon en du trejnadoj (komence kaj meze de la volontulado) – validas por volontulado pli longa ol 2 monatoj

Per partopreno en volontulaj aktivaĵoj junuloj povas akiri novajn scipovojn kaj sekve plibonigi sian personan, edukan kaj profesian disvolviĝon. Aldone ĉiuj volontuloj rajtas ricevi Youthpass (Junularan Pasporton) kiel atestilon de ilia lernado-sperto dum ilia EVS-tempo.

Por Eŭropa Volontula Servo, la akceptataj landoj estas:

  • ĉiuj landoj de la Eŭropa Unio (Aŭstrio, Belgio, Britio, Bulgario, Ĉeĥio, Danio, Estonio, Finnlando, Francio, Germanio, Grekio, Hispanio, Hungario, Irlando, Italio, Kipro, Kroatio, Latvio, Litovio, Luksemburgo, Malto, Nederlando, Pollando, Portugalio, Rumanio, Slovakio, Slovenio, Svedio) krom la lando en kiu okazas volontulado;
    • neeŭropuniaj programlandoj: Islando, Liĥtenŝtejno, Makedonio, Norvegio, Turkio;

 

  • Rusio, Okcidenta Balkano (Albanio, Bosnio kaj Hercegovino, Kosovo, Montenegro, Serbio), orientaj partnerlandoj de EU (Armenio, Azerbajĝano, Belorusio, Kartvelio, Moldavio, Ukrainio), sudmediteraneaj landoj (Alĝerio, Egiptio, Israelo, Jordanio, Libano, Libio, Maroko, Palestino, Sirio, Tunizio).

Komparon de ĉiuj volontulebloj vi trovos ĉi tie

Rimarko – ĉiu persono povas nur unu foje en la vivo partopreni Eŭropan Volontulan Servon. Ekzistas tamen escepto de tio – post partopreno en mallongtempa EVS (ĝis 2 monatoj) daŭre eblas fari longtempan EVS-n, sed la plena longeco de la du volontuladoj kadre de EVS ne povas transiri 12 monatojn.

Rimarko: Se vi scias pri aliaj, ĉi tie nemenciitaj volontulebloj ĉe Esperanto-organizoj, nepre informu nin!

EVS DETALE

La Eŭropa Volontula Servo (EVS) estas programo, kiu donas al homoj eblon volontuli en diversaj organizoj. Malsamo inter EVS-volontuloj kaj „normalaj“ volontuloj estas, ke EVS donas la ŝancon por havi saman volontulan sperton, kiun vi povus ekhavi en via loĝurbo (ekzemple en loka neregistara organizo, socia centro aŭ Esperanto-organizo) sed en alia lando. Tio estus por vi tute nova sperto kaj vi ekkonos novajn kutimojn kaj kulturon de eksterlando. Ekzistas mallongtempaj projektoj, kiuj daŭras ekde 2 semajnoj ĝis maksimume 2 monatoj, kaj longtempaj projektoj, kiuj povas daŭri eĉ 1 jaron. Mallongtempaj projektoj kutime traktas iujn konkretajn bezonojn, kiel festivalon, kongreson aŭ iun specialan okazaĵon. Longtempaj projektoj estas pli ĝeneralaj, ĉar ili inkluzivas pli da bezonoj de la organizoj, kiuj ne estas tiom limigitaj, kiel tiuj de la unua tipo.

Ĝenerala listo de EVS-oportunoj troveblas ĉi tie.

Por entute povi akcepti volontulon, la kunordiga organizo devas verki la projekton, kiu devas esti aprobita de la Nacia Agentejo de la koncerna lando. Ekzistas 3 limdatoj dum la jaro, ĝis kiuj oni monpetas:

    • 4-a de februaro (por la projektoj kiuj komenciĝas inter 1-a de majo kaj 30-a de septembro de la sama jaro)

 

    • 26-a de aprilo (por la projektoj kiuj komenciĝas inter 1-a de aŭgusto kaj 31-a de decembro de la sama jaro)

 

  • 4-a de oktobro (por la projektoj kiuj komenciĝas inter 1-a de januaro kaj 31-a de majo de la sekva jaro)

Tio estas grava por plani vian eblan volontuladon. Ĉiam kontaktu la elektitan organizon minimume 1 monaton antaŭ la limdato por monpeti, sed ju pli frue vi kontaktos la organizon, des pli bone! La organizoj mem ofte faras alvokojn kaj anoncas eblon akcepti volontulojn ĉ. 2-4 monatojn pli frue.

Rezultojn de la monpetado oni prezentas ĉ. 10 semajnojn post la monpeta limdato. Se la projekto estis akceptita oni povos pluiri pri la burokrataĵoj:

    • ĝustigi la komencan daton de la volontulado (ankaŭ la finan, se io ŝanĝiĝis intertempe) – komenci jam plani la vojaĝon, aĉeti biletojn

 

    • registri la volontulon por la volontula asekuro (prizorgas senda aŭ kunordiga organizo)

 

  • subskribi la EVS-kontrakton (inter la volontulo, senda, riceva kaj kunordiga organizoj)

RIMARKO: Ĉu vi decidis volontuli kaj pretas ekvolontuli eĉ tuj? Sekvu novaĵojn de la organizoj (kaj ĉi tie), kontaktu ilin, eksciu detalojn. Foje okazas, ke post la akcepto de la projekto planoj de la elektitaj volontuloj ŝanĝiĝis kaj oni denove faras alvokon por volontulo/j (por jam akceptita projekto). Tiam la komenca dato de volontulado povas esti tre proksima.

KIE VOLONTULI?

Ebloj listigitaj por komparo | Mapo de ebloj

TEJO

La Tutmonda Esperantista Junulara Organizo estas la ĉefa internacia organizo por junaj parolantoj de Esperanto kun individuaj membroj kaj landaj sekcioj. TEJO organizas Internacian Junularan Kongreson, ĉiujare en malsama loko tra la mondo. IJK estas semajndaŭra okazaĵo de koncertoj, prezentaĵoj, ekskursoj, kaj ĝenerala amuziĝo kiu allogas junulojn el la tuta mondo. TEJO ankaŭ organizas kelkajn junulajn seminariojn ĉiujare. Tiuj ĉi seminarioj kunigas internacian grupon de junuloj por diskuti aktualan temon. Pasintaj seminarioj havis temojn pri homaj rajtoj, tutmondiĝo, lingvo-problemoj, kaj la Interreto. La seminarioj daŭras unu semajnon kaj plej ofte enhavas trejnajn elementojn por ke partoprenantoj ne nur spertu internacian diskuton sed ankaŭ akiru novajn kapablojn. Aldone TEJO partoprenas multajn eventojn tra la Forumo Junulara Eŭropa, IKRJO, UNITED kaj tra aliajn retojn kadre de siaj Eksteraj Rilatoj.

Kondiĉoj

    • devenlando: Por Eŭropa Volontula Servo, la akceptataj landoj estas:

       

       

        • ĉiuj landoj de la Eŭropa Unio (Aŭstrio, Belgio, Britio, Bulgario, Ĉeĥio, Danio, Estonio, Finnlando, Francio, Germanio, Grekio, Hispanio, Hungario, Irlando, Italio, Kipro, Kroatio, Latvio, Litovio, Luksemburgo, Malto, Nederlando, Pollando, Portugalio, Rumanio, Slovenio, Svedio) krom la lando en kiu okazas volontulado;

       

        • neeŭropuniaj programlandoj: Islando, Liĥtenŝtejno, Makedonio, Norvegio, Turkio;

       

        • Rusio, Okcidentaj Balkanoj (Albanio, Bosnio kaj Hercegovino, Kosovo, Montenegro, Serbio), orientaj partnerlandoj de EU (Armenio, Azerbajĝano, Belorusio, Kartvelio, Moldavio, Ukrainio), sudmediteraneaj landoj (Alĝerio, Egiptio, Israelo, Jordanio, Libano, Libio, Maroko, Palestino, Sirio, Tunizio)

       

      • rimarko: en Nederlando estas (ankoraŭ) neeble fari oficialan restadpermeson por personoj kiuj bezonas vizon por akiri Nederlandon, pro tio ilia volontulado povas daŭri maksimume tiom kiom validas la vizo

 

    • aĝo: 18-30

 

    • scipovo de Esperanto: Almenaŭ unu volontulo/ino kun nivelo B1, kaj por la ceteraj volontuloj/inoj ili nepre lernu ĝin dum la unuaj semajnoj.

 

    • esti individua membro de TEJO

 

  • ne bezoni laboran vizon dum la volontulado

Taskoj

    • reprezentado kaj informado dum kongresoj kaj seminarioj

 

    • administrado kaj prizorgado de kontaktoj kun eŭropaj kaj neeŭropaj strukturoj kaj organizo

 

    • aktiva subtenado de la agado de la estraranoj kaj komisiitoj de TEJO

 

    • pritraktado de la poŝto (papera kaj reta) de TEJO

 

    • prizorgado de la TEJO-arĥivo

 

    • aktiva kunlaborado en la verkado de subvencipetoj

 

  • aktiva kunlaborado en la aktualigo de la retpaĝoj de TEJO

Rekompenco

La volontulo ricevos semajnan poŝmonon kadre de EVS kaj iliajn vojaĝokostojn pagas EVS. La loĝado estas senpaga.

Tempo

daŭro: 10-12 monatoj (pli aŭ malpli longa daŭro esceptokaze eblas)

laboro: 35-38 horoj semajne

libera tempo: 2 tagoj semajne + 2 tagoj monate

Aliĝo

Aliĝilo: Kandidatoj sendu retpoŝte al kaj volontulado@tejo.org kaj gxen-sek@tejo.org la jenajn dokumentojn esperantlingve:

    • vivresumon (priskribantan viajn studojn, kursojn, spertojn movadajn kaj ekstermovadajn, ktp)

 

    • motivigan leteron (priskribantan kial vi volas volontuli por TEJO)

 

    • laŭeble pruvilojn de la supre postulataj kapabloj

 

  • laŭeble rekomendletero(j)n de ekzemple landa Esperanto-organizo

Kontakto: volontulado@tejo.org, mounir.abjiou@tejo.org

Samtempe povas gastigi maksimume 4 longtempajn volontulojn.

Gastigas volontulojn kadre de la programo ekde 2015.

TEJO (Facebook)

Edukado@Interreto

Edukado@Interreto (E@I) en Partizánske, Slovakio estas internacia junulara organizo, kiu subtenas internacian kunlaboron kaj komunikadon en la tuta mondo realigante edukajn projektojn kaj subtenante interkulturan lernadon kaj uzadon de lingvoj kaj retaj teknologioj. Ĝiaj projektoj estas direktitaj al interkultura lernado, lingvoj kaj uzado de komputiloj, realigado de retejoj, eldonado de KD-j/DVD-j/libroj, produktado de lerniloj kaj organizado de seminarioj. Krom daŭraj dungitoj, E@I funkcias dank’ al multaj volontuloj. La plej sukcesa projekto de E@I estas lernu!(www.lernu.net), portalo por lernado de Esperanto, lanĉita en 2002, renovigita en 2016.

Evoluigo de simila reta ilo por lernado de la slovaka (slovake.eu) estis financata de la Programo por dumviva lernado (LLP) en 2009-2011 kaj poste evoluita dank al financa subteno de programo Erasmus+. Sekvis retejo por lerni la germanan (www.deutsch.info), la ĉeĥan, la rusan, retejo pri lingvoj en Eŭropo (lingvo.info), pri tutmonda edukado (monda.eu), projektoj pri kiberĉikanado (cyberhelp.eu) kaj aplikaĵo speak&learn.

Plejmulto da agado de la organizo okazas dank’ al laboro de volontuloj. Ekde 2013-a jaro E@I estas akreditigita organizo por povi oficiale akceptadi kaj forsendadi volontulojn kadre de Eŭropa Volontula Servo, kiun finance subtenas Eŭropa Unio.”

Kondiĉoj

    • devenlando: Por Eŭropa Volontula Servo, la akceptataj landoj estas:- ĉiuj landoj de la Eŭropa Unio (Aŭstrio, Belgio, Britio, Bulgario, Ĉeĥio, Danio, Estonio, Finnlando, Francio, Germanio, Grekio, Hispanio, Hungario, Irlando, Italio, Kipro, Kroatio, Latvio, Litovio, Luksemburgo, Malto, Nederlando, Pollando, Portugalio, Rumanio, Slovenio, Svedio) krom la lando en kiu okazas volontulado;
      – neeŭropuniaj programlandoj: Islando, Liĥtenŝtejno, Makedonio, Norvegio, Turkio;
      – Rusio, Okcidentaj Balkanoj (Albanio, Bosnio kaj Hercegovino, Kosovo, Montenegro, Serbio), orientaj partnerlandoj de EU (Armenio, Azerbajĝano, Belorusio, Kartvelio, Moldavio, Ukrainio), sudmediteraneaj landoj (Alĝerio, Egiptio, Israelo, Jordanio, Libano, Libio, Maroko, Palestino, Sirio, Tunizio).

 

    • aĝo: 18-30

 

  • scipovo de Esperanto: A1 kaj volo rapide lerni Esperanton (oni provizas materialon kaj instruadon surloke)

Taskoj

Vi havas ŝancon fariĝi volontulo kadre de la programo Eŭropa Volontula Servo (EVS)! Dum dek du monatoj vi rajtos sen ajnaj kostoj labori kune kun aliaj esperantistoj el diversaj landoj en la ĉefa sidejo de Edukado@Interreto en Partizánske (Slovakio) kaj havos la okazon partopreni kaj mem kunorganizi diversajn Esperanto-aranĝojn, seminariojn kaj konferencojn. Via tasko estos ankaŭ (kun nia helpo) organizi lingvo-kafejon por enloĝantoj de la urbo, prezenti vian landon en lernejoj kaj edukaj centroj de la urbo kaj regiono kaj partopreni en la interretaj projektoj de E@I (ekz. lernu.net, deutsch.info, slovake.eu). Tion farante, vi ekkonos novan landon kune kun ĝiaj kulturo, popolo kaj lingvo, kaj ricevos sperton de longtempa volontulado, kiu poste utilos al vi ekz. dum serĉado de laboro.

Rekompenco

    • Eŭropa Komisiono, la organizanto de Eŭropa Volontula Servo, provizas interalie:

 

    • repagon de transporto al Partizánske kaj reen post la fino de volontulado,

 

    • helpon kaj repagon de kostoj por ricevo de vizo,

 

    • plenan pagon de kostoj de loĝado (vi loĝos en loĝejo kun aliaj E@I-volontuloj, esperantistoj),

 

    • pagon de materialoj bezonataj por via laboro,

 

    • poŝmonon por kromaj elspezoj (150 eŭroj monate) kaj manĝmonon (150 eŭroj monate),

 

    • plenan asekuron por la tuta tempo de volontulado,

 

    • du trejnadojn (tuj post alveno al Slovakio kaj meze de la volontula periodo),

 

    • kurson de la slovaka lingvo (kaj vi ankaŭ povos uzi nian interretan kurson www.slovake.eu en Esperanto aŭ eble ankaŭ en via nacia lingvo),

 

    • atestilon YouthPass, kiun vi povos ricevi fine de la volontulado kaj kiu listigos ĉion, kion vi dum tiu tempo lernis kaj pri kio okupiĝis,

 

  • asiston de prizorgantoj el la gastiganta kaj kunordiganta asocioj.

Tempo

daŭro: 9-12 monatoj (laŭ interkonsento)

laboro: 35-38 horoj semajne

libera tempo: 2 tagoj semajne + 2 tagoj monate

Aliĝo

Aliĝilo

Kontakto: info@ikso.net

Samtempe povas gastigi maksimume 5-6 longtempajn volontulojn

Gastigas volontulojn kadre de la programo ekde: 2013

E@I (Facebook)

(BES)

Bjalistoka Esperanto-Societo (BES) estas loka neregistara asocio, fondita en 1991. Ĝi daŭrigas tradicion de la antaŭmilita societo fondita en 1920 de Jakobo Ŝapiro.

La 2-an de decembro 1990 dum la fondokunsido de 34 bjalistokaj esperantistoj oni decidis refondi Bjalistokan Esperanto-Societon. Pro la agado de Fondumo Zamenhof kaj lokaj esperantistoj oni renovigis konstruaĵon de iama Sinagogo Piaskower ĉe la strato Piękna 3. Ĝis la jaro 1999 funkciis tie Informcentro Kultura kaj Turisma Ludoviko Zamenhof. Ekde 2000 en la konstruaĵo troviĝas Esperanto-Centro kaj sidejo de Bjalistoka Esperanto-Societo kaj de Fondumo Zamenhof.

Ĉefa okupo de la organizo estas popularigado de Esperanto en Bjalistoko kaj en la provinco, organizado de lingvokursoj je ĉiuj gradoj, ĉiujaraj Bjalistokaj Zamenhof-Tagoj, organizado de Bjalistoka Lingvokafejo, eldonado de originala kaj tradukata literaturo en Esperanto, organizado de prelegoj kaj aliaj eventoj. Krom EVS, la societo ekde 2013 partoprenas en projektoj de la programo Erasmus+ por edukado de plenkreskuloj. Ĝi ankaŭ estis loka kunlaboranto de UEA por prepari UK 2009 okaze de la 150-a naskiĝdatreveno de Ludoviko Zamenhof.

Kondiĉoj

    • devenlando: “Por Eŭropa Volontula Servo, la akceptataj landoj estas:- ĉiuj landoj de la Eŭropa Unio (Aŭstrio, Belgio, Britio, Bulgario, Ĉeĥio, Danio, Estonio, Finnlando, Francio, Germanio, Grekio, Hispanio, Hungario, Irlando, Italio, Kipro, Kroatio, Latvio, Litovio, Luksemburgo, Malto, Nederlando, Pollando, Portugalio, Rumanio, Slovenio, Svedio) krom la lando en kiu okazas volontulado;
      – neeŭropuniaj programlandoj: Islando, Liĥtenŝtejno, Makedonio, Norvegio, Turkio;
      – Rusio, Okcidentaj Balkanoj (Albanio, Bosnio kaj Hercegovino, Kosovo, Montenegro, Serbio), orientaj partnerlandoj de EU (Armenio, Azerbajĝano, Belorusio, Kartvelio, Moldavio, Ukrainio), sudmediteraneaj landoj (Alĝerio, Egiptio, Israelo, Jordanio, Libano, Libio, Maroko, Palestino, Sirio, Tunizio).”

 

    • aĝo: 18-30

 

  • scipovo de Esperanto: ajna, de nula (tiam ni faras esperantiston el nia volontulo) ĝis flua (kiu estas preferata, ĉar tia volontulo povas mem instrui la lingvon)

Taskoj

Vi povas fariĝi volontulo en la programo de Eŭropa Volontula Servo (EVS)! En ĝi dum naŭ monatoj vi laboros kun esperantistoj de Bjalistoko en la sidejo de Bjalistoka Esperanto-Societo, havos la okazon labori en Esperanto-biblioteko, subtenos lokan universitatan Esperanto-rondon, gvidos kursojn de la lingvo aŭ helpos ilin prepari, partoprenos en organizado de diversaj E-eventoj, kunorganizos la bjalistokan lingvo-kafejon. Vi havos la okazon ekkoni novan (aŭ ne) landon, ĝian kulturon, loĝantaron – kaj lingvon, kiun oni misopinias malfacila.

Rekompenco

Eŭropa Komisiono en EVS certigas inter alie:

    • plenan pagon de transporto al la loko, en kiu vi laboros, kaj reen post la programo

 

    • plenan pagon de kostoj de loĝado (kutime en studenta domo aŭ aparta loĝejo)

 

    • pagon de materialoj bezonataj por via laboro

 

    • poŝmonon por kromaj elspezoj (ĉ. 85 eŭroj ĉiumonate) kaj monon por manĝaĵoj (ĉ. 95 eŭroj)

 

    • plenan vivasekuron dum la volontula servo

 

    • urban trafikbusan bileton kaj bileton por aliaj labortaskaj lokoj

 

    • trejnadojn (antaŭ forveturo al Pollando, tuj post alveno, kaj meze de la programo)

 

    • kurson de la pola lingvo (aŭ, se vi ĝin konas, de iu alia)

 

    • post la programo vi rajtos ricevi la atestilon YouthPass, kiu certigos ĉion, kion vi dume lernis kaj pri kio okupiĝis

 

  • helpon de prizorgantoj el la gastiganta kaj kunordiganta asocioj

Tempo

    • daŭro: ĝis 9 monatojn longa (kutime oktobro-junio), eblas mallongigi la restadon

 

    • laboro: 35-38 horoj semajne

 

  • libera tempo: 2 tagoj semajne + 2 tagoj monate

Aliĝo

Kontakto: babelturo@gmail.com, pwierzbowski@gmail.com

Samtempe povas gastigi: 1 longtempan volontulon

Gastigas volontulojn kadre de la programo ekde: 2009

Bjalistoka Esperanto-Societo (Facebook)

Armor-Esperanto

La celoj de la asocio Armor-Esperanto estas: propagandi la internacian, justan kaj neŭtralan lingvon, Esperanton en la departamento Côtes d’Armor (Francio)

Por disvastigi la lingvon, ni plurmaniere klopodas:

    • proponi tutjarajn kursojn en 7 lokoj de la departamento;

 

    • renkontiĝi ĉiusemajne en trinkejo por babili

 

    • akcepti ĉiujare kelkajn fremdulojn kaj peti de ili publikajn prelegojn

 

    • kunlabori kun aliaj asocioj kaj la Departamenta Konsilio

 

    • monhelpi instruantojn kaj instruontojn trapasi la UEA-KER ekzamenojn

 

  • dungi gejunulojn per Civita Servo por helpi la asocion

Kondiĉoj

    • devenlando: civitanoj de la Eŭropa Ekonomia Areo: Aŭstrio, Belgio, Britio, Bulgario, Ĉeĥio, Danio, Estonio,Francio, Finnlando, Germanio, Grekio, Hispanio, Hungario, Irlando, Italio, Kipro, Kroatio, Latvio, Litovio, Luksemburgo, Malto, Nederlando, Pollando, Portugalio, Rumanio, Slovakio, Slovenio, Svedio, Islando, Liĥtenŝtejno, Norvegio – necesas havi la naciecon de unu el la landoj de la Eŭropa Ekonomia Areo (pro la franca leĝo)

 

    • aĝo: 18-25 (26 jaroj minus 1 tago)

 

  • scipovo de Esperanto: minimume je la nivelo B2 laŭ la KER

Taskoj

Misioj proponitaj:

    • partopreni en instruado de E-o al novaj publikoj : infanoj kaj junuloj en lernejoj kaj junlaboristaj loĝejoj

 

    • partopreni en estigo de rilatoj inter ties junuloj kaj eksterlandaj junuloj

 

    • partopreni en la akcepto de eksterlandaj esperantistoj: preparado de ties prelegoj kaj restado en la departemento

 

    • partopreni en la organizado de eventoj faciligante la interŝanĝojn inter lokaj kaj fremdaj esperantistoj

 

    • helpi la organizantojn prepari la ĉefan eventon de la jaro, la renkontiĝon en Pluezek 2016

 

    • partopreni en la kreado kaj plibonigo de instruiloj

 

  • partopreni en la komunikado de la asocio departementoskale: rilatoj kun la lokaj gazetoj kaj radioj, kreado/plibonigo de flugfolioj, broŝuretoj, ekspoziciopaneloj kaj plibonigo de la retejo de la asocio.

La fina elekto de la misioj estos difinita kun la junulo, laŭ ties deziroj, kapabloj kaj persona profesio-projekto.

Rekompenco

La junulo ricevos ĉiumonate

    • stipendion de la franca ŝtato (ĉ. 480 EUR monate)

 

  • monhelpon de la asocio (80 EUR monate)

La franca ŝtato zorgas pri la sansekureco.

Tempo

daŭro: 8 monatoj

laboro: 24 horoj semajne

libera tempo: 3 tagoj semajne + 2 tagoj monate

Aliĝo

Aliĝilo: Por aliĝi kontaktu retpoŝtadrese la asocion.

Kontakto: armor-esperanto@mailoo.org

Samtempe povas gastigi 1 personon

Gastigas volontulojn kadre de la programo ekde 2015

Armor-Esperanto (Facebook)