Home > Aktualaĵoj > Clément Baleyte, la nova volontulo de TEJO

Ni ĝojas prezenti al vi la novan volontulon de TEJO Clément Baleyte!

El kiu lando vi estas?

Mi estas el Francio, precize el Bordozo.

Kion vi faras en via eksterEsperantuja vivo, rilate al studoj kaj laboro?

Mi studis kaj diplomiĝis pri arta historio kaj arĥeologio. Mi ankaŭ laboris en turismo, ĉefe kultura turismo. 

Viaj ĝisnunaj esperantaj aktivaĵoj?

Mi nur partoprenis diversajn eventojn kun la asocio de mia regiono (Espéranto-Gironde) kaj la universitata klubeto.  

Kion vi ŝatus gajni kaj lerni de via volontulado?

Mi ŝatus akiri sperton, pri aferoj pri kiuj mi ne kutimas, kaj pli lerni pri la movado. 

Kion signifas por vi esti esperantisto?

Laŭ mi, Esperanto estas pli ol nur lingvo. Preter la lingvo, ekzistas ideoj, kiuj instruas al ni komunajn homajn valorojn. Esti esperantisto estas konduki sian vivon provante protekti tiujn valorojn per Esperanto.


4 Comments, RSS

  • Said

    says on:
    12/19/18 Wednesday at 07:22PM

    Estas bona ideo skribi de/pri junaj Esp-aktivuloj por ke la mondo ne pensu ke Esperanto estas io de oldaj homoj k oldaj tempoj. Mojose! Dankon.

    • Osniel

      says on:
      01/07/19 Monday at 07:16PM

      Mi ŝatas tion ĉiam havi homojn pretaj kaj helpi helpi kun la movado

  • txxnl

    says on:
    12/20/18 Thursday at 03:24PM

    Bone. atentu, la verbo kutimi estas netransitiva, do ‘ aferoj pri kiuj mi kutimas’ ne ‘aferoj kiujn mi kutimas’

  • 黄文秀

    says on:
    12/26/18 Wednesday at 07:53AM

    我想学习世界语

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

此站点使用Akismet来减少垃圾评论。了解我们如何处理您的评论数据