Home > Aktualaĵoj > Kontribuu al tutmonda videorakonto en Esperanto pri kronviruso

TEJO ŝatus kolekti video-rakontojn de Esperantistoj de la tuta mondo pri la situacio rilate al kronviruso.

Ni kune per nia tutmonda lingvo priparolu la situacion de tiu tutmonda problemo.

Kiel estas la situacio rilate al kronviruso nun en via lando? Faru filmeton kaj rakontu al ni!

Ĉu vi estas en kvaranteno? Kion vi faras dum via restado hejme kaj kion vi povas konsili al aliaj homoj? Kion vi ŝatus diri al esperantistoj el aliaj partoj de la mondo? 

Dum tiom malfacila kaj konfuza momento por multaj homoj tra la mondo, ni ŝatus doni mesaĝon de espero kaj helpi kunigi homojn rete. 

Nuntempe en la sociaj retejoj en Italio estas tre populara la esperplena frazo “Andrà tutto bene” (Ĉio estos bona / Ĉio iros bone). Ni esperantistoj helpu disvastigi mesaĝojn de espero kaj solidareco. 

La filmetoj kiujn vi sendos estos kunmetitaj en longa video kiun ni publikigos en YouTube kaj en niaj sociaj retejoj. 

Kiel kontribui?

1-Registru la filmeton en Esperanto (la video daŭru maksimume 1 minuto)
2- Alŝutu la filmeton al wetransfer.com
3- Sendu la ligilon al ariel.palmer(ĉe)tejo.org

Limdato por sendi viajn videojn estas la 20-a de marto 2020.

Revuo Kontakto

Se vi emas verki, Revuo Kontakto bonvenigas artikolojn pri la temo kronviruso, el diversaj perspektivoj (personaj rakontoj, sciencaj vidpunktoj, ekonomiaj kaj kulturaj konsekvencoj, ktp.) Kontaktu la redakcion por priparoli vian ideon. 

One Comment, RSS

  • Julio

    says on:
    03/16/20 Monday at 10:23AM

    Helpu unu la alian, forgesu la diferencojn, solidareco en tiu ĉi momento.

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

此站点使用Akismet来减少垃圾评论。了解我们如何处理您的评论数据