Tutmonda Esperantista Junulara Organizo

Partoprenu seminarion en Kipro kaj lernu pri interkulturaj dialogoj

Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO), kunlabore kun Konsilio de Eŭropo (KdE) kaj la Kipra Junulara Konsilio (CYC) organizas internacian seminarion nomatan Junuloj por Eŭropo: Trejnigante la morgaŭajn packonstruantojn per enrigardoj en la pasintecon en Pervolia kaj Nikosio, Kipro. En la seminario partoprenos 20 junuloj loĝantaj en la 46 membroŝtatoj de Konsilio de Eŭropo, kiuj diskutos kaj lernos pri temoj rilate al interkulturaj dialogoj kaj konfliktransformado. Pere de la seminario, la partoprenantoj havos la eblon:

La seminario okazos de mardo, la 25-an de Novembro (alventago), ĝis lundo, la 1-an de Decembro (forirtago). La labortagoj de la seminario estas de la 26-a ĝis la 30-a de Novembro 2025. La partoprenontoj dum la seminariaj datoj loĝos en Pervolia, Kipro.

Ni serĉas 20 junulojn! Ĉu vi interesiĝas?

Tiu, kiu volas kandidatiĝi…

La partopreno kostas 55 eŭrojn po persono, pagota al TEJO. La loĝado kaj manĝado estos organizitaj kaj kovritaj de TEJO danke al subvencio de KdE, kaj ni repagos ĝis 350 eŭrojn por vojaĝaj kostoj prezentante la koncernajn kvitancojn. La partoprenantoj respondecos pri sia propra asekuro.

Vi povas kandidatiĝi plenigante la formularon ĉi tie antaŭ la limdato de lundo, la 29-an de Septembro 2025. Se vi havas dubojn aŭ demandojn, vi povas retpoŝti al David, nia projektmastrumisto, je david.ruiz.sanchez@tejo.org por ricevi respondojn kaj klarigojn.

TEJO kaj Konsilio de Eŭropo grave taksas diversecon kaj provizi egalajn ŝancojn. Ni aparte instigas la kandidatiĝon de ĉiuj eblaj kandidatoj plenumantaj la kondiĉoj, sendepende de genro aŭ handikapeco. En tiu lasta kazo, bv. priskribi kiel via handikapo povas estigi specialajn bezonojn, kaj ni trovos solvon por vi.