Home > Aktualaĵoj > TEJO partoprenis eventon pri homaj rajtoj ĉe UN en Ĝenevo

La prezidanto de TEJO Joop Kiefte kaj nia oficisto pri Eksteraj Rilatoj Spyros Papadatos partoprenis eventon pri homaj kaj junulaj rajtoj ĉe la Alta Komisaro de la Unuiĝintaj Nacioj pri Homaj Rajtoj (UNHCHR) en Ĝenevo

Joop partoprenis ankaŭ laborgrupon de Internacia Kunordiga Renkontiĝo de Junularaj Organizoj (ICMYO), Forumo Junulara Eŭropa (European Youth Forum) kaj UN (United Nations Human Rights).

La raporto de Joop Kiefte

“En la kunveno, la sistemoj de Homaj Rajtoj de la Unuiĝintaj Nacioj estis klarigitaj kaj organizoj reprezentantaj junulojn en ĉiuj partoj de la mondo kunvenis por lerni, interkonatiĝi kaj kune plani pri kiel oni povas per ĉi tiuj sistemoj kaj per la propra laboro efike antaŭenigi la specifajn bezonojn de junuloj per rajto-bazita aliro.

Krom mia ĉeesto, de TEJO ankaŭ ĉeestis Spyros, nia oficisto pri Eksteraj Rilatoj, kiel unu el la du kunordigantoj de la tuta evento, kaj mi freneze fieras pri kiel li ege kapable komunikigis homojn pri la priparolitaj gravaj temoj. Montriĝis en diversaj momentoj ke lingvaj rajtoj estas tre grava afero: ĝi ne estas menciita kiel unu el la homaj rajtoj, sed sen lingva aliro oni ofte efektive ne havas aliron al siaj rajtoj, kaj por ricevi helpon de la UN-instancoj ne nur necesas scio pri la angla, sed en alta oficista nivelo kiu ĝuste en landoj kie ekzemple la rajtoj pri edukado estas malrespektataj ne estas alirebla. Tion klare montris ĉeestanto el Salvadoro, kiun mi kontaktigis kun la Kolombiaj esperantistoj por trovi helpon pri komuniko-rilataj problemoj.

Mi konsciiĝis en la kunveno ke ni malkiel plej multaj aliaj organizoj estas esence “solvo serĉante problemojn”. Tial mi ŝatus esplori la eblojn pli labori helpe al ĉiuj aliaj organizoj pri mondaj problemoj pri iliaj lingvoproblemoj kaj kun nia sperto kaj interligiĝo subteni ilin por pli efike povi labori. Ankaŭ mi parolis kun diversaj oficistoj, tre interesitaj pri Esperanto kaj pri mia kapablo bone komuniki kun ĉiuj, kaj mi atentigis pri la diversaj historiaj dediĉoj jam faritaj de UN pri Esperanto.

Laŭ simila linio kiel mia konsciiĝo pri kion ni povas oferti al aliaj organizoj, ene de IKRJO ni neformale esploras la eblojn ricevi ĉiujn tiujn organizojn en la venontjara IJK por la ĉiujara renkontiĝo de ĉi tiu platformo, kio krom esti monŝpara kaj vojaĝfaciliga por la diversaj organizoj, estus granda oportuno por montri al multaj tutmondaj junulaj organizoj kiel Esperanto funkcias praktike.

Mi ŝatus per ĉi tiu vojo jam inspiri al ĉiuj landaj kaj lokaj junularaj organizoj esplori pri iliaj homfortoj kaj kapabluloj, kaj vidi kiel ili povas ne simple varbe sed aktive subtene helpi organizojn en ĉies lando kontaktiĝi kun organizoj en aliaj landoj, kaj kune pli bone komuniki kaj dividi spertojn.”

Joop Kiefte kaj Spyros Papadatos

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

此站点使用Akismet来减少垃圾评论。了解我们如何处理您的评论数据