Home > Aktualaĵoj > Via mesaĝo al la mondo – Kontribuu al video de TEJO por la Zamenhofa Tago

Partoprenu en la video de TEJO por ĉi-jara Zamenhofa Tago! Ni bezonas vian kontribuon kaj vian kreemon! Kaj ni volas amplifiki vian voĉon! 

Esperantistoj loĝas en diversaj landoj, estas parto de malsamaj socioj kaj medioj, kaj havas diversajn zorgojn. Sed kompreneble ni ĉiuj havas komunan lingvon: Esperanto. Do ni uzu ĝin por komuniki kun la tuta mondo! 

Kiu estas via mesaĝo al la mondo?

La filmetoj kiujn vi sendos estos kunmetitaj en granda video kiun ni publikigos okaze de la Zamenhofa Tago. Ni disvastigos ĝin en ĉiuj niaj sociaj retejoj, por ke ĝi atingu kiel eble plej multe da homoj, kaj ĝi estos projekciita en Esperanto-kluboj kaj dum Esperanto-aranĝoj tra la mondo. 

Ni montru al ĉiuj ke Esperanto estas lingvo de paco kaj diverseco

Kiel kontribui?

Registru filmeton en Esperanto kun via mesaĝo al la mondo. 
Kio estas grava por vi, en tiu ĉi momento? Povas esti mesaĝo pri paco, egaleco, pri protektado de la medio, toleremo kaj akceptemo, homaj rajtoj, lingvaj rajtoj, libera komunikado, ktp.

Estu kreemaj! Ni volas ke la video estu vere tutmonda, do ne forgesu diri ankaŭ de kiu lando vi estas (aŭ kie vi troviĝas).

La video enhavos subtekstojn, do ni petas ke vi sendu al ni ankaŭ tradukon en via nacia lingvo, de tio kion vi diris.

Se via mesaĝo estos konciza, ĝi estos ankaŭ pli trafa, do ni konsilas ke via video daŭru prefere 15 sekundojn. Se tamen vi nepre bezonas pli da tempo por via mesaĝo, ĝi povas daŭri ĝis maksimume 30 sekundoj. 

Se vi volas, vi povas ankaŭ sendi pli ol unu video, aŭ sendi diversajn versiojn de la sama mesaĝo. 

Resume

1- Faru la filmeton en Esperanto (la filmeto estu horizontala)
2- Transskribu kion vi diris kaj traduku ĝin al via nacia lingvo
3- Alŝutu la filmeton al wetransfer.com
4- Sendu la ligilon kaj la tradukon al ariel.palmer(ĉe)tejo.org

Limdato por sendi viajn videojn estas la 11-a de decembro 2019.

Teknikaj Rekomendoj

Se vi povas, faru la filmeton en 1080p aŭ 720p-kvalito (HD), horizontale. Purigu la lenson de la poŝtelefono/kamerao antaŭ komenci la filmadon kaj atentu, ke via voĉo estu bone aŭdebla kaj ke estu sufiĉe da lumo.
Se via poŝtelefono/kamerao registras malpli bonkvalite, tio tute ne gravas, faru kaj sendu la filmeton ĉiuokaze! Ni volas vian kontribuon je ĉiu ajn kvalito!

5 Comments, RSS

  • Angelo Torres Solano

    says on:
    11/29/19 Friday at 02:13AM

    Mi pensas, ke mi partoprenos en tiu video. Mi volis partoprenis pasintjare, sed mi forgesis fari la videon kaj mi ankaŭ forgesis la limdaton.

  • JULIO

    says on:
    12/08/19 Sunday at 12:33AM

    Estas la unua fojo ke mi scias pri tiu cxi filmeto, mi sxatus partopreni kaj sendi mesagxon al la mondo, kvankam mi estas nune tre okupata, sed mi provos gxin. Dankon.

  • Isaac

    says on:
    12/10/19 Tuesday at 10:48PM

    Mi jhus sendis! Mi ankaú volis partopreni pasintjare sed mi ne povis. Mi nur partoprenis en la video de Evildea en Decembro 2015.

  • Julio

    says on:
    12/11/19 Wednesday at 12:39PM

    Saluton, pardonu min, mi ne scias kiel alŝuti mian videon kaj hodiaŭ ĝi estas la lasta tago por sendi ĝin kaj kontribui, se vi povas informi al mi rapide, dankon.

  • Fredy Ivan SUCARI CALLOHUANCA

    says on:
    12/12/19 Thursday at 08:20PM

    ĉu vi ankoraŭ povas ricevi la filmeton?

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

此站点使用Akismet来减少垃圾评论。了解我们如何处理您的评论数据