Eksteraj Rilatoj

La Komisiono pri Eksteraj Rilatoj (KER) prizorgas la rilatojn de TEJO kun neesperantistaj eŭropaj kaj mondaj junularaj organizoj cele al kunlaboro, interŝanĝo, skribado de politikaj tekstoj kaj politika lobiumado pri la celoj de TEJO kaj la interesoj de la junaj esperantistoj, kiuj ofte temas pri lingvopolitiko. La komisiono ankaŭ prizorgas la engaĝiĝon de TEJO ĉe junularaj platformoj kiel la Eŭropa Junulara Forumo kaj la Junulara Departementejo de Konsilio de Eŭropo, trejnas homojn pri junularaj rajtoj kaj subtenas junajn aktivulojn de TEJO kandidatiĝi por reprezenti la organizon en internaciaj junularaj eventoj.

Ĉi-sube vi trovos kontaktojn kaj ligilojn por via referenco. Ne hezitu kontakti respondecajn estraranon kaj oficiston kaze ke vi havas demandojn, dubojn aŭ intereson trejniĝi pri KER!

Unuiĝintaj Nacioj: ECOSOC, CoNGO kaj UNESKO

Unuiĝintaj Nacioj (UN) estas la ĉefa internacia organizaĵo de la mondo. Ĝi celas pace solvi disputojn inter nacioj, provizi bazajn homajn rajtojn por ĉiu, kaj ĝenerale plibonigi la kvaliton de vivo en la mondo deklarinte kaj plenumante la Ĉarton de Unuiĝintaj Nacioj. 

Pro tio, TEJO estas enplektita kiel organizo kun speciala konsulta statuso kaj en la Ekonomia kaj Socia Konsilio de Unuiĝintaj Nacioj (ECOSOC) kaj en la Konferenco de Ne-Registaraj Organizoj en Konsultaj Rilatoj kun Unuiĝintaj Nacioj (CoNGO); en ĉi-lasta niaj reprezentantoj agadas reprezentante TEJO-n kiel la nuran plene junularan kaj Esperantan organizon kiu apartenas al la CoNGO-estraro 2025-2029.

Aldone, ni forte kunlaboradas kun Universala Esperanto-Asocio (UEA) por kunagadi kadre de la agadoj kaj iniciatoj de UNESKO, partoprenante ĝiajn Ĝeneralajn Asembleojn en komuna delegacio, ekzemple. (Viziti retejon pri Esperanto kaj UN)

Eŭropa Unio

Eŭropa Unio (EU) estas jura politika komunumo konstituita kiel internacia organizo, estigita por la eŭropa integriĝo kaj komuna regado de la popoloj kaj ŝtatoj de Eŭropo. Kadre de UE, ni havas la oportunon sendi reprezentantojn por aktive agadi en porjunulaj politikaj aranĝoj, kiel ekzemple la Eŭropaj Junularaj Okazaĵoj kaj la Junularaj Dialogoj de EU. (Viziti retejon de EU)

Konsilio de Eŭropo

Konsilio de Eŭropo (KdE) estas politika interregistara organizaĵo kies misio estas garantii demokration, homajn rajtojn kaj jurŝtatecon en Eŭropo. Ĝi celas konstrui pli grandan Eŭropon bazitan sur komunaj valoroj, inkluzive de toleremo kaj respekto al kultura kaj lingva diverseco.

TEJO havas longan rilaton pri kunlaborado kun la Junulara Departementejo de KdE, partoprenante ĝiajn trejnadojn kaj seminariojn, agante en la Konsil-Konsilio pri Juneco kaj organizante porkapabligajn internaciajn junularajn trejnadojn per kunlaborado de la Eŭropa Junulara Fonduso kaj la Eŭropaj Junularaj Centroj de Budapeŝto kaj Strasburgo. (Viziti retejon de KdE)

Forumo Junulara Eŭropa

Forumo Junulara Eŭropa (FoJE) estas internacia neregistara organizo, en kiu membras naciaj junularaj konsilioj kaj internaciaj neregistaraj junularaj organizoj en Eŭropo. Ĝi celas reprezenti la asociojn kaj junularon ĝenerale en eŭropaj kaj internaciaj institutoj kiel Eŭropa Unio, Konsilio de Eŭropo kaj Unuiĝintaj Nacioj. FoJE kunigas ĉirkaŭ 100 organizojn, inter kiuj estas du kategorioj: naciaj junularaj konsiloj kaj internaciaj neregistaraj organizoj.

TEJO sendas ĉiun duonjaron reprezentantojn al la Ĝeneralaj Asembleoj de FoJE kaj aliaj pledadspacoj, por zorgi ke nia membraro profitas de porkapabligaj oportunoj ofertataj al ni, kaj certiĝi ke lingvaj rajtoj kaj Esperanto estas bone reprezentataj en la eŭropnivela organigramo de internaciaj junularaj organizoj. (Viziti retejon de FoJE)

UNOY – Packonstruantoj

UNOY – Packonstruantoj (mallongigo de United Network of Young Peacebuilders (UNOY) en la angla aŭ Unuiĝinta Reto de Junaj Packonstruantoj en Esperanto) estas reto de ĉirkaŭ 150 junularaj organizoj en la tuta mondo kiuj laboras pri paco.

Niaj reprezentantoj ofte retkunsidas kun reprezentantoj de aliaj organizoj el Eŭropo por raporti pri respektivaj novaĵoj, esplori potencialajn eblecojn kunlaboradi kaj krei agadplanojn por atingi komunajn iniciatojn kaj pledadojn. (Viziti retejon de UNOY)

La Interŝanĝa Grupo 

La Interŝanĝa Grupo (anglalingve: The Exchange Group) estas koalicio de dek unu internaciaj kaj eŭropaj junularaj organizaĵoj kun la komuna celo kunlaboradi por fortigi nian pozicion en internaciaj kaj eŭropaj institucioj rilate al la temoj por kiuj ni plendas kaj pri kiuj ni laboras, nome la antaŭenigo de interkulturaj interŝanĝoj, lernado-moviĝecaj spertoj, neformala edukado, volontulado kaj junulara laboro (kaj pagita kaj volontula).

Niaj reprezentantoj ofte kaj konstante retkunsidas kun reprezentantoj de la ceteraj koaliciaj organizoj por kunorganiziĝi en diversaj iniciatoj, tiaj povas esti elektaj pozicioj en supernaciaj institucioj, iniciatoj pri skribverki komunajn mociojn kaj rezoluciojn internacinivele aŭ strategiaj pozicioj por kunpledadi kaj kunagadi.

Scroll to Top