Home > Agadoj > Subvencioj > Fonduso “Partoprenu KS”

Fonduso: “Partoprenu Komunan Seminarion”

Komuna Seminario (KS) estas la plej granda kaj grava junulara Esperanto-evento en Azio. Ĝi alterne okazas ĉiujare en Ĉinio, Koreio, Japanio aŭ Vjetnamio.

Por ebligi la partoprenon de pli da junuloj en tiu tradicia evento, KEAM kaj TEJO, kun subteno de UEA, malfermis en 2019 la konkurson “Partoprenu KS-on”. Dank’ al la konkurso eblas ricevi monhelpon por partopreni la Komunan Seminarion.

Kondiĉoj por kandidatiĝi

  • Vi loĝas en Azio;
  • Vi devas partopreni la tutan KS-n (ĉiujn tagojn de la kongreso)
  • La fondaĵo pagas vian tutan program-kotizon laŭ la unua aliĝperiodo por la KS kiel parton de la premio kaj subtenas parton de vojaĝkostoj
  • Kiel premiato vi akceptas la taskojn pri kiuj dum la kongreso petos vin la LKK. Aldone, vi akceptas la taskon verki raporton pri la kongreso kaj viaj spertoj.

Por ekhavi pli da detaloj pri la konkurso, kontaktu landa.agado@tejo.org!

Se vi volas monkontribui por la konkurso, TEJO kaj UEA kore invitas vin donaci al Fondaĵo Azio por la celo “Komuna Seminario”. Pliaj informoj pri kiel donaci al la Fondaĵo.