Home > Aliaj > Estrara Kunsido de TEJO okazis en Prago

Nia unua estrara kunsido de 2019 okazis en Prago de la 10-a ĝis la 14-a de marto.

Ĉeestis la TEJO estraranoj Konstanze Schönfeld, Léon Kamenický, Tomáš Stano kaj Francesco Maurelli.
Aldone, la kunsidon partoprenis la komisiito pri Aktivula Trejnado Charlotte Scherping, la komisiito pri Landa Agado Querino Neto, la ĵuselektita komitatano Ĉ Unika Yuro Jung, kaj – enrete dum parto de kunsido – la komisiito pri Edukado Karina Oliveira. Clément Baleyte estis la ĉeesta protokolanta volontulo. Sara Spanò ĉeestis parton de la estrarkunsido kiel observanto de UEA.

Estis prezentitaj pli detale la planoj por la IJK 2019 en Slovakio, kun novaj informoj. Oni komencis prilabori la planon por la komitatkunsido kaj la elektoj por la nova estraro.

Querino, la komisiito pri Landa Agado, prezentis la ĝisnunajn rezultojn de KODEJO kaj oni aŭdis pri la bezonoj de diversaj organizoj de la tuta mondo. 

La TEJO-estraranoj Tomáš, Francesco, Léon kaj Konstanze (Tuŝka)

Ni diskutis la eblajn planojn por organizi IJK-n en Ĉinio eble en unu el la venontaj jaroj, kaj kiel eblas certigi ke ĝi estos tutazia kaj tutmonda kongreso. Oni diskutis ke estus bone ligi IJK-n en Azio kun instruado de Esperanto antaŭ kaj dum la evento en la lando, por vere eluzi la eblon plifortigi la lokan movadon. 

Ni diskutis ankaŭ pri Pasporta Servo. Estos preparita demandaro pri kion la PS-gastigantoj kaj gastoj volas kaj bezonas. Tio gvidos la direkton de la projekto por la estonteco. 

Ni pridiskutis ankaŭ la venontan trejnistan projekton, merkatikajn planojn kaj datumprotektan politikon. 

(Artikolo adaptita de la raporto de Charlotte Scherping)

Querino, Charlotte kaj Unika

One Comment, RSS

  • Luigia Oberrauch Madella

    says on:
    31/03/2019 at 13:56

    Mi ŝatas viajn junajn ridetantajn vizaĝojn. Gratulojn!
    Do vi planas kongresi en Ĉinio. Ĉu eble en Kunming?
    Tre elkorajn bondezirojn por sukcesa daŭrigo de viaj klopodoj!
    Amike salutas vin
    Luigia

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

هذا الموقع يستخدم Akismet للحدّ من التعليقات المزعجة والغير مرغوبة. تعرّف على كيفية معالجة بيانات تعليقك.