Home > Aliaj > Elekto de novaj Komitatanoj B

En la nuna Komitato, estas loko por 10 komitatanoj B, sed jam 6 postenoj estas okupataj ekde junio 2022. En novembro okazis voĉdono por elekti novajn komitatanojn B. Tri membroj kandidatiĝis kaj ni ĝojas anonci ke la individuaj membroj de TEJO elektis ĉiujn el la tri kandidatoj. Ili estas:

  • Wojciech “Wojtek” Oreszczuk
  • Joshua Moss (Josuo Marso)
  • Espoir Ngoma Kasati

Ili ekoficos en la Komitato la 1-an de decembro 2022 ĝis novembro 2024. Gratulon al ili kaj sukceson!


La nunaj komitatanoj B estas:

  • Hans Becklin
  • Snehaja Venkatesh
  • Ana Maria da Costa Ribeiro
  • Wojciech “Wojtek” Oreszczuk
  • Joshua Moss (Josuo Marso)
  • Matheus Gamito Do Nascimento
  • Espoir Ngoma Kasati
  • Alex Monaghan
  • Jonathan Loïc Schneider

La komitatanoj B reprezentas individuajn membrojn de nia organizo en la supera instanco de TEJO: la Komitato. Ilia maksimuma kvanto dependas de la nombro de individuaj membroj de TEJO. Por pliaj informoj, bonvolu legi la reglamenton.

One Comment, RSS

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

هذا الموقع يستخدم Akismet للحدّ من التعليقات المزعجة والغير مرغوبة. تعرّف على كيفية معالجة بيانات تعليقك.