Home > Aliaj > Partoprenu seminarion en Italio pri junulara civita spaco

Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO), kunlabore kun la Konsilio de Eŭropo (KdE), organizas la internacian seminarion Partoprenu! Plibonigante junularan civitan spacon per pli fortaj junularaj organizoj. La seminario donos la eblon al 20 junuloj loĝantaj en unu el la 46 membroŝtatoj de Konsilio de Eŭropo diskuti kaj lerni pri la temo kiel plibonigi junularan civitan spacon per pli fortaj junularaj organizoj. Per la seminario, la partoprenantoj havos la eblon:

  • Lerni pli pri la temo de junulara civita spaco rilate al junularaj organizoj kaj demokratiaj sistemoj;
  • Evoluigi siajn kompetentecojn kiel junaj aktivuloj kaj aktivaj civitanoj en siaj lokaj socioj dum organizado de agadoj de, kun kaj por junuloj;
  • Esplori la rolon de junularaj organizoj por vastigi junularan civitan spacon en siaj respektivaj landoj kaj en la tuta Eŭropo;
  • Konektiĝi kun aliaj aktivuloj de junularaj organizoj tra Eŭropo kaj konstrui reton de samideanoj por plu kunlabori en la estonteco;
  • Produkti ilaron kun ekzemploj de agadoj por promocii junularan civitan spacon disvastigenda inter junularaj organizoj kaj gejunuloj ĝenerale.

Ni serĉas 20 junulojn! Ĉu vi interesiĝas? Tial, jen la kondiĉoj por kandidatiĝi:

  • Esti entuziasma junulo, kiuj aĝas inter 18 kaj 35 jarojn;
  • Loĝi en membroŝtato de la Konsilio de Eŭropo (vi povas trovi la liston ĉi tie);
  • Esti membro de TEJO;
  • Kapabli ĉeesti la tutan seminarion;
  • Preti dormi en 4-lita ĉambro;
  • Respekti diversecon kaj fervore lernemi;
  • Esti interesitaj pri plibonigi junularajn civitajn spacojn per pli fortaj junularaj organizoj.;
  • Aktivemi pri junulara agado.

La partopreno kostas 55 eŭrojn po persono, pagota al TEJO. La loĝado, manĝado, kaj la kotizo de la IJK (ne kromkotizo aŭ aldonaj kostoj) estos kovritaj de la seminario. Aldone, TEJO repagos ĝis 150 eŭrojn por vojaĝkostoj. La partoprenantoj respondecos pri sia propra asekuro.

La aranĝo okazos de sabato, la 5-a de Aŭgusto (alventago) ĝis sabato, la 12-a de Aŭgusto (forirtago) en Lignano Sabbiadoro, Italio. La labortagoj de la seminario estas de la 6-a ĝis la 10-a de Aŭgusto 2022.

Dum la 5 labortagoj, la seminario daŭros 6 – 6,5 horoj da seminario tage kaj vi havos spacon por ĝui la restantan tempon dum la IJK.

Vi povas kandidatiĝi plenigante la jenan formularon antaŭ la 15-a de Junio 2023. Se vi havas dubojn aŭ demandojn, ne hezitu kontakti David je davidruizsanchez00@gmail.com por ricevi respondojn kaj klarigojn.

Aldone, TEJO grave taksas diversecon kaj provizi egalajn ŝancojn. Ni aparte instigas la kandidatiĝon de ĉiuj eblaj kandidatoj plenumantaj la kondiĉoj, sendepende de genro aŭ handikapeco. En tiu lasta kazo, bv. priskribi kiel via handikapo povas estigi specialajn bezonojn, kaj ni strebos trovi solvon por vi.

4 Comments, RSS

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

هذا الموقع يستخدم Akismet للحدّ من التعليقات المزعجة والغير مرغوبة. تعرّف على كيفية معالجة بيانات تعليقك.