Home > Aktualaĵoj > TEJO serĉas projektkunordiganton por projekto kun la Eŭropa Parlamento (junio 2023)

Ĉu vi estas juna eŭropano, entuziasmas pri politiko Eŭrop-nivele? Ĉu vi dezirus kunordigi projekton de TEJO financita de la Eŭropa Parlamento, spertas pri administrado de projektoj, ŝatus enspezi monon pere de tio kaj riĉigi viajn profesiajn spertojn? TEJO bezonas vian talenton!

Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO) partoprenos en EJO 2023, okazonta la 9-an kaj 10-an de Junio 2023 en Strasburgo, Francio. Ni ricevis subvencion de la Parlamento por tie okazigi diversajn agadojn kaj venigi delegitaron da junuloj por ilin plenumi. Kadre de tio, ni serĉas unu projektkunordiganton por superrigardi la projekton, laŭ la sube priskribitaj kondiĉoj kaj taskoj.

Kio estas EJO?

Eŭropa Junulara Okazaĵo (aŭ oficiale angle “European Youth Event” – EYE) estas evento celanta gastigi 10 000 eŭropajn junulojn, kiuj reprezentos diversajn junularajn organizojn. La celo de la okazaĵo estas konvinki politikistojn kaj politikajn partiojn doni pli da atento al temoj kiuj gravas por junuloj (kiel edukado, moviĝeblo, senlaboreco, daŭripoveco).

Kompreneble, TEJO petos specialan atenton por lingva justeco kaj internacia komunikado. Kiel jam en 2016 kaj 2018 TEJO sendos tien tutan delegitaron! Tie ni okazigos esperantan rapidkurson, diskut-rondojn kaj programerojn en kunlaboro kun aliaj internaciaj kaj lokaj junularaj organizoj. Por tion plenumi ni ricevis subvencion de la Eŭropa Parlamento, kiu ĉeforganizos la eventon.

Se vi volas lerni pli pri EJO kaj pri la pasintaj aktivaĵoj de TEJO en 2016 kaj 2018, konsultu tiun ĉi prezenton.

Kian kandidaton ni serĉas?

  • Loĝanto en lando de Eŭropa Unio (EU);
  • Inter 18 kaj 35 jaroj;
  • Scipovo de ambaŭ Esperanto kaj la angla je munimume C1-nivelo;
  • Kun tempo kaj disponeblo partatempe labori dum 3 monatoj (proksimume ekde la mezo de Marto ĝis la mezo de Junio 2023, la ekzaktaj komenc- kaj fin-datoj estos pridiskutataj dum la intervjuo);
  • Kono de junularaj organizoj, kiel volontulo aŭ kiel dungito, aŭ alternative de civitanaj organizoj aŭ neregistaraj organizoj (NRO-oj); 
  • Sperto pri administrado de subvenciitaj projektoj, ekz. de programoj kiel Eŭropa Unio (EU) kiel Erasmus + k. s.;
  • Sperto pri administrado de la rilatoj kun internaciaj institucioj, kiel Eŭropa Unio (EU); 
  • Kapablo labori en teamo kaj peti subtenon kiam necesas, kaj kun aliaj profesiuloj kaj volontuloj; 
  • Kapablo labori sendepende sen konstanta superrigardo; 
  • Scio aŭ intereso pri lingvopolitikaj temoj.

Via taskoj kaj respondecoj estos la jenaj:

  • Administrado de projekto financita de la Eŭropa Parlamento;
  • Administrado de la rilatoj kun la Eŭropa Parlamento; 
  • Kontrolado de limdatoj kaj kunordigo de taskoj laŭ ili; 
  • Librotenado de la projekto (buĝetado, fakturkolektado por la kasisto de TEJO, raportado al la Parlamentejo); 
  • Partopreni al la verkado kaj realigo de la agadplanoj bezonataj kadre de la projekto okazontaj dum la laborperiodo (agadplanoj pri komunikado kaj pri daŭripoveco);
  • Subtenado de la teamo de TEJO por pretigi la partoprenon en EJO 2023 en Strasburgo en Junio 2023, kiel superrigado de la alvenoj kaj foriro de la partoprenantoj, tranoktejoj; 
  • Ĉeestado en EJO 2023 (alveno en Strasburgo unu tagon antaŭ la komenco kaj foriro unu tagon post la fino) kaj kunordigado de la TEJO-delegitaro surloke; 
  • Kunordigado de la surlokaj aktivaĵoj de TEJO dum EJO 2023;
  • Proksima kunlaborado kun la estraro, la volontuloj kaj aliaj aktivuloj de TEJO.

Kion vi ricevos kiel akceptita faciliganto?

  • La subvencio dediĉas 2850€ kiel rekompenson de projektmastrumisto por trimonata laboro. La detaloj pri la kontrakto kaj labordatoj estos priparolitaj dum la intervjuo.
  • Subtenon de la Estrarano pri KER (Komisiono pri Eksteraj Rilatoj), la tuta KER-komisiono, kaj de via venonta EJO-teamo!
  • Spertiĝon pri organizado de eventoj kaj aktivaĵoj, eŭropa agado kaj similaj fierindaĵoj por via vivresumo.

Por kandidatiĝi, bv. sendi vian motiviĝleteron retpoŝte kun vivresumo (ne nepre en Esperanto) al ker@tejo.org ĝis la 6-a de Marto 2023. Vi ankaŭ povas retpoŝti al tiu sama retadreso por pli da informoj.

TEJO instigas la kandidatiĝon de ĉiuj eblaj kandidatoj plenumantaj la kondiĉoj, sendepende de genro aŭ handikapeco. En tiu lasta kazo, bv. priskribi kiel via handikapo povas estigi specialajn bezonojn, kaj ni strebos trovi solvon por vi.

One Comment, RSS

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

This site uses Akismet to reduce spam. Learn how your comment data is processed.