Tutmonda Esperantista Junulara Organizo

TEJO serĉas projektkunordiganton por projekto kun la Eŭropa Parlamento (junio 2023)

Ĉu vi estas juna eŭropano, entuziasmas pri politiko Eŭrop-nivele? Ĉu vi dezirus kunordigi projekton de TEJO financita de la Eŭropa Parlamento, spertas pri administrado de projektoj, ŝatus enspezi monon pere de tio kaj riĉigi viajn profesiajn spertojn? TEJO bezonas vian talenton!

Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO) partoprenos en EJO 2023, okazonta la 9-an kaj 10-an de Junio 2023 en Strasburgo, Francio. Ni ricevis subvencion de la Parlamento por tie okazigi diversajn agadojn kaj venigi delegitaron da junuloj por ilin plenumi. Kadre de tio, ni serĉas unu projektkunordiganton por superrigardi la projekton, laŭ la sube priskribitaj kondiĉoj kaj taskoj.

Kio estas EJO?

Eŭropa Junulara Okazaĵo (aŭ oficiale angle “European Youth Event” – EYE) estas evento celanta gastigi 10 000 eŭropajn junulojn, kiuj reprezentos diversajn junularajn organizojn. La celo de la okazaĵo estas konvinki politikistojn kaj politikajn partiojn doni pli da atento al temoj kiuj gravas por junuloj (kiel edukado, moviĝeblo, senlaboreco, daŭripoveco).

Kompreneble, TEJO petos specialan atenton por lingva justeco kaj internacia komunikado. Kiel jam en 2016 kaj 2018 TEJO sendos tien tutan delegitaron! Tie ni okazigos esperantan rapidkurson, diskut-rondojn kaj programerojn en kunlaboro kun aliaj internaciaj kaj lokaj junularaj organizoj. Por tion plenumi ni ricevis subvencion de la Eŭropa Parlamento, kiu ĉeforganizos la eventon.

Se vi volas lerni pli pri EJO kaj pri la pasintaj aktivaĵoj de TEJO en 2016 kaj 2018, konsultu tiun ĉi prezenton.

Kian kandidaton ni serĉas?

Via taskoj kaj respondecoj estos la jenaj:

Kion vi ricevos kiel akceptita faciliganto?

Por kandidatiĝi, bv. sendi vian motiviĝleteron retpoŝte kun vivresumo (ne nepre en Esperanto) al ker@tejo.org ĝis la 6-a de Marto 2023. Vi ankaŭ povas retpoŝti al tiu sama retadreso por pli da informoj.

TEJO instigas la kandidatiĝon de ĉiuj eblaj kandidatoj plenumantaj la kondiĉoj, sendepende de genro aŭ handikapeco. En tiu lasta kazo, bv. priskribi kiel via handikapo povas estigi specialajn bezonojn, kaj ni strebos trovi solvon por vi.