Home > Proponoj aktivi > Partoprenu en filmeto de TEJO pri la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj

TEJO volas krei filmeton pri la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj.

La Deklaracio estas dokumento de Unuiĝintaj Nacioj, adoptita en 1948, kiu agnoskas la neforpreneblajn rajtojn de ĉiuj membroj de la homa familio. Ĝi estas la unua oficiala dokumento kiu universale, t.e. en ĉiu tempo kaj en ĉiu loko, agnoskas homajn rajtojn. 

En la filmeto de TEJO, diversaj homoj legos la artikolojn de la deklaracio (en Esperanto). Ni publikigos la kunmetitan filmeton en niaj kanaloj.  

Ĉu vi volas partopreni en la filmeto?

Plenigu la formularon antaŭ la 1-a de novembro kaj ni kontaktos vin. Pere de ĝi, vi esprimas vian intencon partopreni. 
Bonvolu ne sendi filmetojn nun. Ni kontaktos vin persone kaj klarigos kiel kontribui!

Se ial vi ne sukcesas plenigi la formularon, sendu retpoŝtmesaĝon al ariel.palmer@tejo.org esprimante vian emon partopreni. 

4 Comments, RSS

  • jose victor zambrana

    says on:
    2021-10-19 at 15:46

    I volas partopreni en la video. Mi kredas je la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj kiel la plej bazaj bezonoj kaj devoj de la homoj inter si. Mi volas esprimi min kaj aporti miajn opiniojn sur chi grava afero, kiu estas ofte misrigardata.

    Danke!

  • Manuela Blanco

    says on:
    2021-10-20 at 16:56

    La rajtoj specife listigitaj en la Deklaracio estas tridek. Vi bezonus tridek personojn.
    https://opseu.org/wp-content/uploads/2018/12/30_basic_human_rights_list_english.pdf

  • Patricio Agustín Iglesias

    says on:
    2021-10-22 at 18:19

    Bonegan projekton! Kompreneble mi jam kompletigis la formularon!

  • César Alejandro Hernández Ledesma

    says on:
    2021-10-31 at 14:08

    Dankon!, mi jam plenumis la formularon. Havu Belan Tagon karaj samideanoj ✌😎🌿

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

This site uses Akismet to reduce spam. Learn how your comment data is processed.