Home > Aktualaĵoj > Revuo Kontakto: nova numero pri la kronvirusa pandemio

Aperis la nova numero de Revuo Kontakto. La ĉeftemo estas la kronvirusa pandemio. 

Elŝutu ĉe: https://uea.org/revuoj/
Abonu ĉe: https://uea.org/alighoj/abonulo

UEA-membroj aĝaj ĝis 35 (TEJO-membroj) ricevas aŭtomate: https://uea.org/alighoj/alighilo

Enkonduko de la redaktoro Rogener Pavinski

Ĉio okazis tiom rapide ke la mondo ŝajne kapturniĝis. Ĉio kio estis grava antaŭ du monatoj fariĝis superflua nun. Ĉio estis anstataŭigita per unusola, nova prodanĝera zorgo: La koronviruso. Komence neniu sciis ekzakte kiel agi, kion fari… La pandemio klare reliefigas la laboron de medicinistoj kaj sanlaboristoj, sur kies ŝultroj kuŝas la respondeco flegi infektitojn tra la mondo ― por kiuj ankoraŭ ne ekzistas kuracilo ― kaj klerigi la informavidan popolon pri la taŭgaj zorgoj rilate al la viruso.

Samtempe batalas ĉiu individuo kaj la tuta mondo, sed multaj ne havas plu armilojn por sin defendi. La Esperanto komunumo grandparte konsistas el pli aĝaj
homoj. Por tiuj la efikoj de la infektiĝoj estas pli drastaj. Kun bedaŭro, la viruso jam falĉis la vivon de esperantistoj. inter kiuj la geedza parto Julia Sigmond kaj Sen Rodin (Filippo Franceschi).Tutmondaj eventoj estas nuligitaj aŭ prokrastitaj.

Ĉi-momente ankoraŭ restas duboj pri la okazigo de la ĉi-jaraj IJK kaj UK (Ne plu pri la prokrastita UK). Malgraŭ la malbonaj novaĵoj, ni ne lasu nin deprimiĝi. Ni decidis do inviti kuraciston paroli pri la nuna situacio. La germana neŭrologo, psikoterapiisto kaj psikiatro Christoph Klawe estas ekde 2017 la prezidanto de UMEA ― Universala Medicina Esperanto-Asocio ― faka Esperanto-asocio pri medicino, fondita en 1908.

Klawe afable akceptis nian peton kaj, meze de la krizo, li trovis tempon por respondi niajn demandojn kaj doni ankaŭ rekomendojn al niaj legantoj pri la sanstato. Vere ne nur pri sia fizika sano oni devas zorgi. La mensa stato de tiuj, kiuj restas hejme aŭ kiu havas konatojn malsanajn estas grava elemento en nuna situacio.

Aldonaj enhavoj

Herman Dekeŭnink, la aŭtoro de la artikolo, donis al ni ligilojn por tiuj kiuj interesiĝas scii plie pri la artikolo, kiun li verkis. 

[1] Nederlandse taaltrots op Sri Lanka, blogo de Gaston Dorren, lingvoĵurnalisto.
[2[ Wrapunzel: https://playtube.pk/watch?v=wRTnQAsg1dw
[3] Fatima, la sesa rakonto en la libro de P. P. Grzybowski: Renkontoj kun Diferenculoj (PDF, p. 23-25): https://tinyurl.com/yx284vpn

La sekva filmografio ofertas elekton de filmoj, dokumentaj kaj fikciaj, kiuj traktas la temon de kaputkaj praktikoj inter islamaninoj.  
1. ReOrientingTheVeilhttps://veil.unc.edu/arts/films/2. Antaŭprezentaĵo de la filmo “The tainted veil”
3. Antaŭprezentaĵo de la filmo “Hala”4. Antaŭprezentaĵo de la filmo “Papicha’5. Antaŭvidaĵo de la filmo “Omeleto” pri unua rendevuo de juna afgana virino en Londono6. Antaŭvidaĵo de la filmo MARIAN : https://vimeo.com/137773176

Fotoj pri hiĝabo: https://pixabay.com/nl/images/search/hijab/

2 Comments, RSS

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

This site uses Akismet to reduce spam. Learn how your comment data is processed.