Home > Aktualaĵoj > “Partoprenu! Plibonigante junularan civitan spacon per pli fortaj junularaj organizoj”

Dum la Internacia Junulara Kongreso 2023 (Lignano Sabbiadoro, Italio – 5-a ĝis 12-a de Aŭgusto 2023), okazis la internacia seminarioPartoprenu! Plibonigante junularan civitan spacon per pli fortaj junularaj organizoj”, organizita de TEJO, kunlabore kun la Konsilio de Eŭropo (KdE). La seminario donis la eblon al 20 junuloj diskuti kaj lerni pri la temo kiel plibonigi junularan civitan spacon per pli fortaj junularaj organizoj

Manuela Burghelea (komitano B de TEJO) partoprenis la seminarion kaj rakontas:

“Mi aliĝis al la seminario “Partoprenu!” por lerni pri manieroj engaĝiĝi en junularaj asocioj aŭ organizoj kaj pri junulara agado pli ĝenerale. Estas revo de iuj esperantistoj starigi junularan grupon aŭ aktiviĝi en jam ekzistanta, sed ekzistas defioj: malmulto da membroj kaj aktivuloj, nekonstanteco pro vivŝanĝoj aŭ translokiĝoj, manko de sperto pri varbado, komunikado kaj organizado. La seminario okazinta en Lignano estis spaco en kiu ni povis starigi ĉiajn demandojn kaj provi kune trovi solvojn, diskuti dubojn kaj lerni unu de la alia. Tre interese estis ankaŭ malkovri diversajn programojn por kreado de afiŝoj kaj varbiloj aŭ por organizi la komunan laboron.  

Inkluziveco estis ŝlosila principo. La seminarion riĉigis ĝuste la diverseco de la partoprenantaro. Por mi estis aparte mirinde kontaktiĝi kun junuloj de Serbio, ĉar ĝis la seminario mi ne havis tian ŝancon antaŭe, malgraŭ tio ke mi devenas de la najbara Rumanio.

Fine, “Partoprenu!” stimulis nin per kreskigo de konoj, sperto, memfido kaj reto de kontaktoj. Dankon al TEJO kaj KdE pro la organizado!”

Mangirdas Šakinis (aktivulo de LEJO – Litova Esperanta Junulara Organizo), rakontas pri sia sperto kiel partoprenanto:

“Ĉi-jare IJK-anoj havis eblon partopreni en trejnado kiu temis pri junularaj organizoj. La trejnado mem estis intensa, sed pro partoprenado la partoprenantoj ne necesis pagi por la tuta aranĝo de IJK. Mi estis unu el ili kaj volas rakonti mian sperton!

La ĉefa temo de la trejnado estis fortigado de junularaj organizoj uzante civitaj spacoj. Sonas tre teorie, sed fakte ni ne nur aŭskultis niajn trejnistojn, sed ankaŭ multe kunlaboris solvante problemojn de niaj agadoj kun aliaj agaduloj. Ne temis nur pri esperantaj agadoj, ekzemple en unuaj tagoj mi plej multe pensis kaj laboris pri mia propra sport-agado. Sed ankaŭ esperantajn agadojn aperis multe en la diskurso. Por mi la plej interesa aspekto estas, ke mi eksciis ke ĉiuj agadoj, esperantaj aŭ ne, travivas similajn malfacilaĵojn kiel manko de membroj aŭ tempo, problemoj de inkluziveco, problemoj de organizado. Kiam mi eksciis, ke ne mia sola agado spertas tiujn problemojn, mi iomete trankviliĝis, kaj povis efektive kunlabori kun aliaj partoprenantoj pensante kiel solvi ĝin kaj kreante ilojn por fari tion.

Estas neevitebla, ke dum tiuj tagoj, laborante kun aliaj homoj, vi trovas kelkajn kiuj lasas impresojn por vi. Mi eksciis tiom multe de prelegoj, kiom multe de variaj rakontoj pri, ekzemple, la Albana esperanto agado, kiu estas malgranda kaj travivas multajn malfacilaĵojn, sed kvankam havas nekredeblajn agadulojn. Aŭ mi ĉiam skribis notojn, kiam mi aŭskultis partoprenantojn, kiuj jam laboris en multe pli grandaj organizoj, kunhavigi strategiojn por aktivigi membrojn, plenigi taskojn. Aŭ eĉ pli simple, unu de partoprenantoj donis ilojn de lignĉizado al mi kaj poste nia labortempo, mi multe ĝojis havi la eblon fari aferetojn de ligno. Do oni spertas multe ankaŭ post la trejnadoj!

La trejnistoj estas tre gravaj por ĉiuj trejnadoj, kaj feliĉe niaj trejnistoj estis Lukasz kun Karlos’. Dankon al ili pro sia sperto, ŝercoj kaj bonega organizado!”

One Comment, RSS

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

This site uses Akismet to reduce spam. Learn how your comment data is processed.