Home > Aktualaĵoj > Ekkonu la novan TEJO-volontulon Salvatore

Ni ĝojas prezenti al vi volontulo de TEJO, Salvatore!

  • Rakontu iom pri vi mem! El kiu lando vi estas, kiom vi aĝas…?

Mi nomiĝas Salvatore Iozzo, mi estas 27 jara kaj mi venas el Italio. Tamen, la plej grava informo estas, ke mi estas devotema lingvoamanto.

  • Kion vi faras en via eksteresperantuja vivo, rilate al studoj, laboro? Kiuj estas viaj ŝatokupoj?

Antaŭ mia volontulado ĉe TEJO, mi estis laborante en senprofita organizo kiel interpretisto por migrantoj. Unu el miaj plej grandaj pasioj estas lingvoj. Mi tre ŝatas lerni novajn lingvojn, ekkoni kulturojn el la tuta mondo, vidi kaj vivi lokojn de kultura interŝanĝo.  Mi ankaŭ amas bestojn, kaj tial antaŭ dek jaroj mi decidis iĝi vegano por kontribui al la kaŭzo de la rajtoj de bestoj kaj por mondo sen perforto.

  • Kial vi decidis iĝi TEJO-volontulo?

Post mia 3-jara laboro kun migrantoj en Italio, kaj post la ŝiprompiĝo de boato kun migrantoj ĉe la marbordo de mia naskiĝurbo en februaro, en kiu okazo mi kontribuis helpi la familianojn de la viktimoj en la akcidento, mi bezonis ŝangon; mia urbo kaj mia laboro estis tro rilata al la korŝiraj eventoj, kiujn mi vidis persone. 

Mi prenis ĉi tiun decido, ĉar mi volis provi ion novan, mi volis spiri novan aeron, kaj lerni novan aferon, ekz. pri la esperanta komuno.

  • Pri kio vi okupiĝos pleje en la Centra Oficejo? Kion vi volas fari por TEJO?

Tagorde mi zorgas pri la administrado de retpoŝtoj, prenas (aŭ almenaŭ provas haha) la protokolojn de la kunvenoj, atentas pri la sendado de revuoj kaj libroj. Aktuale, mi kontribuis pri la transskribado de subtekstoj por la muzikalo “La Sorto Gvidos Vin”. Lastatempe mi ankaŭ aldonis tekstojn al Spotify por la kantoj de la muzikalo “Petveturaj Aventuroj”.

Kiel mi povas kontribui al TEJO? Mi volas plibonigi la disponigeblon de informoj kaj enhavi en diversaj lingvoj, kaj subteni projektojn, kiuj disvastigas la Esperantan kulturon. Mi deziras reprezenti TEJO-n ĉe kulturaj kaj internaciaj eventoj, garantante ĝian kaŭzon kaj valorojn. 

  • Ĉu vi estas lernanta Esperanton?

Mi lernas Esperanton jam dum tri monatoj. Vere plaĉas al mi ĉi tiu lingvo, kaj mi jam atingis nivelon B1. Mi trovas ĝin interesega, sed foje ĝi povas esti ankaŭ iom timiga. Mi ankoraŭ penas trovi la ĝustan voĉon kaj akcenton por mia Esperanto. Sed mi konstante laboras por plibonigi mian esprimon kaj fluecon. 

  • Ĉu vi havas vivdevizon?

“Unu simpla ago de boneco kreas senfinan ondon.”

Salvatore estas volontulo ĝis Oktobro 2024 danke al la subteno de la programo Eŭropa Solidara Korpuso por la periodo 2023-2024.

One Comment, RSS

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

This site uses Akismet to reduce spam. Learn how your comment data is processed.