Malferma alvoko por trejnistoj, “Diversa, sed Egala”

[:eo]

La Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO) kunlabore kun la Konsilio de Eŭropo (KdE) kaj la Slovaka Esperanto-Junularo (SKEJ) organizas la trejnan kurson (TK) ‘Diversa, sed Egala: Edukado de Junuloj pri Intersekcia Aliro’. La trejnado donos la eblon al 20 aktivaj NFE-trejnistoj kaj edukistoj de membroŝtatoj de Konsilio de Eŭropo esti trejnitaj pri la temo de intersekcieco kaj kontraŭbatalo de diversaj formoj de diskriminacio en ĉiutaga laboro kun junuloj. Per la trejnado, la partoprenantoj havos la eblon:

  • Enkonduki trejnistojn al la intersekcia aliro kiam ili projektas kaj liveras edukajn agadojn kun junuloj en la kunteksto de NFE.
  • Evoluigi la kapablon de niaj partoprenantoj pri la homrajtbazita aliro kiel trejnistoj kaj edukistoj, kun specifa fokuso pri intersekcieco kaj kontraŭbatalado de diversaj formoj de diskriminacio.
  • Ekipi la trejnistojn per la necesaj iloj por disvastigi la rezultojn de la internacia agado tra sia persona aŭ profesia vojaĝo kiel trejnistoj.

Aldone, dum ĉi tiu trejnado ni celas ke la partoprenantoj produktu du praktikajn rezultojn:

  1. Trejnada manlibro/ilaro por NFE-trejnistoj, edukistoj kaj junularaj laboristoj enkondukantaj ilin en la temon de la intersekcia aliro por edukaj agadoj de/kun kaj por junuloj, precipe tiuj kiuj venas de vundeblaj grupoj.
  2. Serio de mallongaj filmetoj de la TK-partoprenantoj pri la koncepto de intersekcieco kaj pritraktado de multnombraj diskriminacioj laborante kun junuloj por konsciigi pri ĉi tiuj temoj inter junularaj organizoj, edukaj kaj instituciaj koncernatoj kaj junuloj ĝenerale.

La trejna kurso okazos inter merkredo 14-a de julio ĝis dimanĉo 18-a de julio 2021 (vojaĝaj tagoj ne inkluzivitaj, trejnistoj alvenos lundon antaŭ la trejna kurso por fina prepara kunveno kaj/aŭ preparo de la TK-materialoj se necese kaj foriros lunde post la trejna kurso) en la TK-ejo en Bratislavo, Slovakio (fina ejo decidota).

Ni serĉas 2 trejnistojn/faciligantojn:

  • Kun vasta sperto en neformala edukado kaj faciligantaj agadoj kun kaj por junuloj;
  • Kun sperto pri temoj pri socia inkludo, ideale se temas pri detekti/kontraŭbatali diskriminacion kaj egalrajtigo de junuloj;
  • Kun la kapablo labori aŭ angle aŭ esperante aŭ ambaŭ.

La 2 trejnistoj:

  • Preparos la enhavon de la trejna kurso kune kun la projekt-teamo de TEJO;
  • Projektos kaj preparos iujn ajn materialojn kiujn ili bezonus por plenumi la trejnadon;
  • Liveros la sesiojn dum la trejna kurso (ĉu ĉeeste ĉu interrete, depende de la KOVIM-19 limigoj kaj la kapablo de la partoprenantoj vojaĝi al Slovakio);
  • Kontribuos por fini la praktikajn rezultojn de la TK, precipe la trejnan manlibron/ilaron, kiun la partoprenantoj produktos dum la TK kun la projekt-teamo de TEJO.
  • Donos raporton pri la kunsidoj de la trejna kurso al la projekt-teamo, post la fino de la trejna kurso, por la ĝeneralaj raportaj celoj.

Ĉiuj kostoj por loĝado, manĝado kaj vojaĝado estos kovritaj de la projekto. Aldone, ĉiu trejnisto ricevos 600 eŭrojn por la provizitaj servoj, post la TK kaj post kiam ili finos siajn raportajn liverindaĵojn de la TK.

Vi povas kandidatiĝi ĉi tie antaŭ mardo, la 18-a de majo 2021. Vi povas kontakti spyros@tejo.org por demandoj aŭ klarigoj.

Al TEJO tre gravas diverseco kaj egalaj oportunoj. Ni aparte invitas spertajn virinojn, neduumulojn, transulojn kandidatiĝi.

KOVIM-19: Pro la KOVIM-19-pandemio, la trejna kurso ankaŭ povas esti afektita. Ni klopodas por ke ĝi okazu ĉeeste en Slovakio dum la supre menciitaj datoj, sed KOVIM-19-evoluoj povas influi la ĝustajn datojn kaj/aŭ la transiron de la trejna kurso parte aŭ plene interrete. Se ĝi okazos ĉeeste, ni sekvos ĉiujn sanajn rekomendojn kaj prenos ĉiujn necesajn sekurecajn rimedojn: vizaĝaj maskoj, manigiloj kaj malinfektado, prefere faros subĉielajn kunsidojn (se la vetero helpos). Ĉiukaze la sekureco de la partoprenantoj, trejnistoj kaj organizantoj estas nia absoluta prioritato, do ĝustigoj povas okazi laŭ la evoluo de la pandemio en la sekva periodo.

[:en]

The World Esperanto Youth Organisation (TEJO) in cooperation with the Council of Europe (CoE) and the Slovak Esperanto Youth (SKEJ) are organizing the training course (TC) ‘Diverse, but Equal: Educating Young People on the Intersectional Approach’. The training course will give the opportunity to 20 active non-formal education (NFE) trainers and educators from Council of Europe member states to be trained in the topic of intersectionality and tackling different forms of discrimination in their everyday work with young people. Our participants will have the chance through the training course:

  • To introduce trainers to the intersectional approach when they design and deliver educational activities with young people in the context of NFE.
  • To develop our participants’ capacity on the human rights based approach as trainers and educators, with a specific focus on intersectionality and combating multiple forms of discrimination.
  • To equip these trainers with the necessary tools in order to disseminate the outcomes of the international activity throughout their personal or professional journey as trainers.

Additionally, during this training course we aim that the participants produce two intellectual/practical outputs:

  1. A training manual/toolkit for NFE trainers, educators and youth workers introducing them to the topic of the intersectional approach for educational activities by/with and for young people, especially those who come from vulnerable groups.
  2. A series of short videos by the TC participants on the concept of intersectionality and tackling multiple forms of discrimination while working with young people in order to raise awareness on these topics among youth organisations, educational and institutional stakeholders and young people in general.

The training course will take place between Wednesday 14th of July until Sunday 18th of July 2021 (travel days not included, trainers will be expected to arrive on Monday before the training course for a final preparatory meeting and/or preparation of the TC materials if needed and depart on Monday after the training course) in the TC venue in Bratislava, Slovakia (final venue TBC).

We are looking for 2 trainers/facilitators:

  • With wide experience in Non-Formal Education and facilitating activities with and for young people;
  • With a certain level of experience in social inclusion topics, ideally when it comes to detecting/combating discrimination and equal rights of young people;
  • With the ability to work either in English or Esperanto or both.

The 2 trainers will be expected to:

  • Prepare the training course’s content together with the TEJO project team;
  • Design and prepare any materials they would need to perform the training;
  • Deliver the sessions during the training course (either residentially or online, depending on the COVID-19 restrictions and the participants’ ability to travel to Slovakia);
  • Contribute to finalizing the practical outputs of the TC, especially the training manual/toolkit the participants will produce during the TC, together with the TEJO project team.
  • Provide a report on the sessions of the training course to the project team, after the completion of the training course, for the general reporting purposes.

All the costs for accommodation, meals and traveling will be covered by the project. Additionally, each trainer will receive 600 euros for the services provided, after the TC and after they finalize their reporting deliverables of the TC.

You can apply here by Tuesday, 18th of May 2021. You can contact spyros@tejo.org for any questions or clarifications.

Diversity and equal opportunities are very important to TEJO. We especially ask experienced women, non-binary or transgender people to apply.

COVID-19: Given the COVID-19 pandemic, the training course may be affected too. We are trying our best for it to take place as a residential activity in Slovakia in the above mentioned dates, but COVID-19 developments may affect the exact dates and/or the transition of the training course partially or fully online. In case it takes place residentially, we will follow all health recommendations and take all necessary safety measures: face-masks, hand sanitizers & disinfection, preferably have outdoor sessions (if the weather helps). In any case, the safety of the participants, trainers and organisers is our absolute priority, so adjustments may occur depending on how the pandemic develops in the next period.


2 komentoj pri “Malferma alvoko por trejnistoj, “Diversa, sed Egala””

  1. Pingback: Esperanto-Magazino N°241 – Le Centre culturel espéranto

  2. Pingback: “Diversa, sed Egala”: Malferma alvoko por trejnistoj - La Ondo de EsperantoLa Ondo de Esperanto

Komenti

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Scroll to Top