Tutmonda Esperantista Junulara Organizo

Malferma alvoko por trejnistoj, “Diversa, sed Egala”

La Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO) kunlabore kun la Konsilio de Eŭropo (KdE) organizas la trejnadon ‘Diversa, sed Egala: Edukado de Junuloj pri Intersekcia Aliro’. La trejnado donos la eblon al 20 aktivaj NFE-trejnistoj kaj edukistoj de membroŝtatoj de Konsilio de Eŭropo por esti trejnitaj pri la temo de intersekcieco kaj kontraŭbatalo de diversaj formoj de diskriminacio en ĉiutaga laboro kun junuloj. Per la trejnado, la partoprenantoj havos la eblon:

Aldone, dum ĉi tiu trejnado ni celas ke la partoprenantoj produktu du praktikajn rezultojn:

  1. Trejnada manlibro/ilaro por NFE-trejnistoj, edukistoj kaj junularaj laboristoj enkondukantaj ilin en la temon de la intersekcia aliro por edukaj agadoj de/kun kaj por junuloj, precipe tiuj kiuj venas de vundeblaj grupoj.
  2. Serio de mallongaj filmetoj de la TK-partoprenantoj pri la koncepto de intersekcieco kaj pritraktado de multnombraj diskriminacioj laborante kun junuloj por konsciigi pri ĉi tiuj temoj inter junularaj organizoj, edukaj kaj instituciaj koncernatoj kaj junuloj ĝenerale.

La trejna kurso okazos inter mardo 29-a de marto (alventago) ĝis lundo 4-a de aprilo 2022 (forirotago) en Prago, Ĉeĥio.

Ni serĉas 3 trejnistojn/faciligantojn, sen aĝlimo, loĝantoj de unu el la membroŝtatoj de KdE:

La 3 trejnistoj:

Estas 5 labortagoj, kun 6-6,5 horoj da livero tage por esti distribuitaj inter la trejnistoj. La trejnistoj estos subtenataj de TEJO-oficisto kaj TEJO-volontulo dum la tuta procezo. Tamen, ili estos la ĉefaj respondecaj pri la enhavo, dezajnante ĝin kaj liverante ĝin kaj ili havos la liberecon adapti ĝin al la bezonoj de la partoprenantoj kaj siaj propraj kapabloj.

Ĉiuj kostoj por loĝado, manĝado kaj vojaĝado estos kovritaj de la projekto. Aldone, ĉiu trejnisto ricevos 500 eŭrojn por la provizitaj servoj, post la TK kaj post kiam ili finos siajn raportajn liverindaĵojn de la TK.

Vi povas kandidatiĝi sendante al ni retpoŝton esprimante vian motivon faciligi la trejnan kurson kaj vian sperton pri la supre menciitaj temoj al spyros@tejo.org antaŭ lundo, la 31-a de januaro 2022.

Al TEJO tre gravas diverseco kaj egalaj ŝancoj. Ni aparte invitas virinojn, neduumulojn, transulojn kandidatiĝi.