Home > Aliaj > Partoprenu seminarion en Italio pri multikultureco kaj migrado

Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO), kunlabore kun la Konsilio de Eŭropo (KdE), organizas la internacian seminarion “Kreante pontojn per Interkomprenigo: Homaj Rajtoj kaj Migrado en la ĉi-jarcenta Eŭropo”. Pere de la seminario, oni diskutos kaj lernos pri temoj rilate al migrado, rifuĝintoj kaj azilpetantoj.

Per la seminario, la partoprenantoj havos la eblon:
  • Lerni pri sociaj temoj rilate al migrado, rifuĝintoj kaj azilpetantoj, estante konsciigita kaj trejnigita pri la historiaj kaj sociaj kuntekstoj, realecoj kaj problemoj en niaj socioj;
  • Kundividi ideojn kaj aŭskulti spertojn pri kiel agi kontraŭ diskriminacio, rasismo kaj lingvaj baroj el junagadeca vidpunkto;
  • Konektiĝi kun aktivuloj de aliaj landoj, komenci labori por antaŭenigi iniciatojn por kontribui en la defendo de Homaj Rajtoj de migrantoj, refuĝintoj kaj azilpetantoj.

Ni serĉas 20 junulojn! Ĉu vi interesiĝas?

Tiu, kiu volas kandidatiĝi…
  • Estas entuziasma junulo, kiu aĝas inter 16 kaj 35 jarojn;
  • Loĝas en membroŝtato de la Konsilio de Eŭropo (trovu la liston ĉi tie);
  • Kapablas korekte komuniki en Esperanto;
  • Estas membro de TEJO (aŭ planas membriĝi baldaŭ);
  • Povas ĉeesti la tutan seminarion;
  • Pretas dormi en 4-lita ĉambro;
  • Respektas diversecon kaj fervore lernemas;
  • Interesiĝas pri konsciigi kaj lernigi pri temoj koncerne al migrado, rifuĝintoj kaj azilpetantoj;
  • Aktivemas pri junulara agado.

La partopreno kostas 55 eŭrojn po persono, pagota al TEJO. La loĝado, manĝado, kaj la kotizo de la Internacia Junulara Festivalo (aranĝo kie estos enkadrigata la internacia seminario) estos kovritaj de la seminario. Aldone, TEJO repagos ĝis 200 eŭrojn por vojaĝkostoj. La partoprenantoj respondecos pri sia propra asekuro.

La seminario okazos de merkredo, la 27-an de Marto (alventago), ĝis mardo, la 2-an de Aprilo (forirtago). La labortagoj de la seminario estas de la 28-a de Marto 2024 ĝis la 1-a de Aprilo 2024. La partoprenontoj dum la seminariaj datoj loĝos en Serrada di Folgaria, Italio.

Vi povas kandidatiĝi plenigante la formularon ĉi tie antaŭ vendredo, la 4-an de Februaro 2024. Se vi havas dubojn aŭ demandojn, ne hezitu kontakti David je david.ruiz.sanchez@tejo.org por ricevi respondojn kaj klarigojn.

Al TEJO tre gravas diverseco kaj egalaj ŝancoj. Ni aparte invitas virinojn, neduumulojn, transulojn kandidatiĝi.

10 Comments, RSS

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

Αυτός ο ιστότοπος χρησιμοποιεί το Akismet για να μειώσει τα ανεπιθύμητα σχόλια. Μάθετε πώς υφίστανται επεξεργασία τα δεδομένα των σχολίων σας.