Home > Aliaj > Partoprenu projekton pri manĝaĵoj en Litovio!

Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO), kunlabore kun LEJO, GEJ, KEJ, IEJ, PEJ kaj JEFO organizas la junularan interŝanĝonKunhavante manĝkutimojn por alproksimigi kulturojn” financita de la programo Erasmus+.

Pere de ĉi tiu projekto pri manĝaĵoj, la partoprenantoj havos la eblon:

  • Prezenti siajn manĝkutimojn al junuloj de aliaj landoj:
  • Debati pri la rolo de manĝkutimojn kaj daŭripoveco;
  • Lerni el kaj instrui al aliaj junuloj kiel kuiri tipajn manĝaĵojn de siaj landoj;
  • Ludi rolludon pri manĝpolitiko;
  • Gustumi freŝajn manĝaĵojn de aliaj landoj kun aliaj junuloj.

Ni serĉas 42 junulojn! Ĉu vi interesiĝas?

Por kandidatiĝi vi devas:

  • Esti entuziasma junulo, kiu aĝas inter 13 kaj 30 jarojn;
  • Loĝi en unu el la landoj de la partneroj de la projekto Litovio, Pollando, Germanio, Nederlando, Francio, Italio aŭ Hispanio aŭ povi ekvojaĝi el unu el tiuj landoj;
  • Esti membro de TEJO (se vi ankoraŭ ne estas, vi havas tempon antaŭ la komenco de la projekto);
  • Povi ĉeesti la tutan daŭron de la projekto;
  • Preti dormi en 3- aŭ 4-lita ĉambro;
  • Respekti diversecon kaj fervore lernemi;
  • Interesiĝi pri manĝaĵoj.

Pozitivaj aferoj por via kandidatiĝo estas:

  • Kapabli komuniki en Esperanto antaŭ la komenco de la projekto;
  • Esti aktiva en la Landa Sekcio de TEJO en via loĝlando;
  • Esti la unua fojo ke vi partoprenas en ĉi tia internacia projekto.

Se vi pensas ke tiuj kriterioj bone priskribas vin, nepre kandidatiĝu! Kontraŭ tio vi ricevos senpagan partoprenon. Ĝi inkludas la loĝadon, manĝadon, kaj la kotizon de la Internacia Junulara Kongreso (IJK) (aranĝo en kies kadro la projekto okazos) estos kovritaj de la seminario. Aldone, por la transporto la projekto repagos ĝis 320 eŭrojn se la ĉefa transporto estas daŭripova (ekzemple trajno, buso, petveturado, ktp.) kaj ĝis 270 eŭrojn se estas aliel (ekzemple per aviadilo).

La alventago de la projekto estas la 18-a de Aŭgusto 2024 kaj la forirtago la 25-a de Aŭgusto 2024, sed la labortagoj de la junulara moviĝeblo estas de la 19-a ĝis la 24-a. La projekto okazos en Šventoji, Litovio kaj la partoprenantoj loĝos en ENERGETIKAS – nameliai prie jūros.

Vi povas kandidatiĝi plenigante la formularon ĉi tie antaŭ la 10-a de Majo. Se vi havas dubojn aŭ demandojn, ne hezitu kontakti Karlos per retadreso je karlos.peskera.alonso@tejo.org aŭ en Telegramo je @Fydus por ricevi respondojn kaj klarigojn.

Al TEJO tre gravas diverseco kaj egalaj ŝancoj. Ni aparte invitas virinojn, neduumulojn, transulojn kandidatiĝi.

One Comment, RSS

  • Álvaro Fernández Domínguez

    says on:
    22/04/24 at 21:22

    Saluton, mi estas Álvaro Fernández. Mi estas interesiĝas. Mi estas 14 jaroj kaj mi studas en IES Almenara, Malago, Andaluzio.

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

Αυτός ο ιστότοπος χρησιμοποιεί το Akismet για να μειώσει τα ανεπιθύμητα σχόλια. Μάθετε πώς υφίστανται επεξεργασία τα δεδομένα των σχολίων σας.