Home > Actividades > (Esperanto) Subvencioj > Interŝanĝprogramoj inter eŭropuniaj landoj

Interŝanĝprogramoj inter eŭropuniaj landoj estas memstara iniciato de specifaj Landaj Sekcioj de TEJO en Eŭropa Unio. Ili celas sendi junulojn al la kerna jara evento de partnera Landa Sekcio, kiu provizas senpagan restadon kontraŭ surloka helpo.

Rimarku ke interŝanĝprogramoj funkcias laŭ malsamaj kontraktoj kaj estas subtenitaj finance de la koncernaj Landaj Sekcioj kaj de la Lokaj Kongresaj Komitatoj mem, sen ajna engaĝiĝo aŭ financado flanke de TEJO.

Se vi starigis interŝanĝprogramon kaj emus aperigi ĝin en tiu ĉi retpaĝo, kontaktu nin ĉe oficejo@tejo.org!

Interŝanĝprogramo inter GEJ, IEJ kaj PEJ

Tiu ĉi interŝanĝprogramo celas partoprenigi homojn al la Internacia Junulara Festivalo (IJF), okazante ĉiujare en Italio dum Pasko, kaj al la Junulara E-Semajno (JES), okazante alterne en Germanio kaj Pollando dum jarŝanĝo.

Ĝi venigas ĉiujare:

  • 2 membrojn de la Itala Esperanto-Junularo (IEJ) al JES;
  • 1 membron de la Germana Esperanto-Junularo kaj 1 membron de la Pola Esperanto-Junularo al IJF.

Kutime, partoprenkostoj surloke estas kovritaj de la gastiga asocio kontraŭ helpado dum la evento.

Se vi estas aŭ vi ŝatus iĝi membro de unu el tiuj asocioj, kontaktu GEJ, IEJPEJ por ekhavi pli da informoj.