Home > Aktualaĵoj > Partoprenu en filmeto de TEJO por la IJK2023!

Nia atendo kaj entuziasmo kreskas, ĉar IJK 2023 alproksimiĝas! Ni prepariĝas por sperti nemaltrafeblajn momentojn, interesaĵojn, inkluzive de ekscitaj aktivaĵoj, eksterordinaraj ekskursoj, kaj, kompreneble, gustumadon de itala kulturo.

Ĉar ni deziras krei unuigan kaj emociplenan filmeton, ni invitas vin partopreni kaj kontribui al nia projekto: ni volas kunvenigi viajn mesaĝojn, bondezirojn, atendojn kaj proponojn por la kongreso kaj prezenti ilin dum la malferma tago. 

Jen via ŝanco krei ion memorindan! Ne gravas ĉu vi estas spertulo aŭ komencanto, junulo aŭ plenkreskulo. Ni volas aŭdi vian voĉon kaj vidi vian entuziasmon pri IJK 2023.

La temo

La temo estas “mi antaŭĝojas IJK2023 ĉar…”.

Atendas vin aktivaĵoj kiel ekskursoj, projektoj, aligatorejo aŭ gufujo… Atendas vin amikoj el Kostariko, Brazilo, Indonezio, Madagaskaro, Barato aŭ el Novzelando… Atendas vin festemuloj kaj gufujanoj, muzikalkontribuantoj kaj trejnistoj, volontuloj, estraranoj, instruistoj… de ĉiuj anguloj de la tero ni kunvenos por festi kaj krei spertojn, kiuj restos en niaj koraj memoroj.

Ni deziras, ke la plejmulto estu parto de ĉi tiu spertiga renkontiĝo. Do, ni petas vin sendi viajn salutvortojn aŭ respondi al unu el la jenaj demandoj (aŭ similaj):

  • Kion vi plej antaŭĝojas pri IJK 2023?
  • Kion vi volas sperti aŭ provi en belega Italio?
  • Ĉu estas iu manĝaĵo, tradicia loko, muzika prezentado aŭ ajna alia afero, kiun vi  deziras ĉeesti?
  • Ĉu vi havas iun konsilon por unuafojaj IJK-anoj? Eble estas io, kion vi volas kundividi kun ili, helpon, konsilon aŭ simple vian perspektivon?
  • Ĉu vi bedaŭrinde ne povos partopreni kaj volas sendis bondezirojn al la ĉeestantoj? Estas via momento!

La filmetoj, kiujn vi sendos estos kunmetitaj en granda video, kiun ni prezentos la dum la solena malfermo de la IJK 2023 je la 5-a de Aŭgusto. Ni ankaŭ disvastigos ĝin en ĉiuj niaj sociaj retejoj, por ke ĝi atingu kiel eble plej multe da homoj.

Kiel kontribui

  1. Registru filmeton en Esperanto kun via mesaĝo. La video estu horizontala kaj daŭru maksimume 20 sekundojn.
  2. Sendu al ni la materialon pere de ĉi tiu formularo.
  3. (kaze de bezono) Alŝutu la filmeton al via preferata reta servo (Google Drive, WeTransfer, ktp.) kaj sendu la ligilon al manuguaroa@gmail.com.

Se por iu kialo vi ne sukcesas sendi vian videon tiel, skribu al manuguaroa@gmail.com aŭ en Telegram al @manuguaroa. Kiam ni ricevos vian filmeton, ni sendos al vi konfirmon. Se vi ne ricevas konfirmmesaĝon ene de kelkaj tagoj, kontaktu nin denove!

Limdato por sendi viajn videojn estas la 5-a de Julio 2023. Se vi povus sendi vian kontribuon pli frue, ni estus tre dankemaj.

Ĉiuj rajtas kontribui, sendepende de aĝo, devenlando aŭ membreco en TEJO. La nura kondiĉo estas ke en via filmeto vi parolu en Esperanto!

Teknikaj rekomendoj: se vi povas, faru la filmeton en 1080p aŭ 720p-kvalito (HD). Purigu la lenson de la poŝtelefono/kamerao antaŭ komenci la filmadon kaj atentu, ke via voĉo estu bone aŭdebla. La video estu horizontala. Se via poŝtelefono/kamerao registras malpli bonkvalite, tio tute ne gravas, faru kaj sendu la filmeton ĉiukaze. Ni volas vian kontribuon je ĉiu ajn kvalito!

5 Comments, RSS

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

Este sitio usa Akismet para reducir el spam. Aprende cómo se procesan los datos de tus comentarios.