Home > Aktualaĵoj > Nova IJK, nova muzikalo de TEJO!

Post la granda sukceso de la muzikalo June kaj Kune, realigita dum IJK 2022 en Nederlando, TEJO denove planas krei muzikalon. Teamo de junaj aktivuloj kreis du novajn skriptojn, kaj dum IJK 2023 ni surscenigos almenaŭ unu el ili. Ĉu vi aliĝos al la teamo?

TEJO denove petis subvencion, kaj respondo pri ĝia ricevo estos en Majo. Se TEJO ricevos ĝin, junuloj en aĝo de 13 ĝis 30 jaroj povas ricevi repagon de vojaĝkostoj kaj partoprenkotizo, el ĉiuj mondopartoj kaj de ĉiuj genroj, kun ĉiaj korpaj kapabloj. Talento aŭ sperto pri aktorado, kantado, dancado aŭ alia kapablo estas bonvena, sed ne necesa. Plej gravas manko de honto.

Legu pri la muzikaloj kaj la serĉataj roloj en la aliĝformularo, indiku viajn preferojn kaj spertojn, kaj registru vin mem, ĝis la 31-a de Majo. Pli fruaj kandidatiĝoj tamen tre bonvenas.

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

Este sitio usa Akismet para reducir el spam. Aprende cómo se procesan los datos de tus comentarios.