Home > Aktualaĵoj > Nova numero de Revuo Kontakto kun nova redaktoro

Aperis la nova numero de Kontakto, la unua kun la nova ĉefredaktoro Paweł Fischer-Kotowski

La elŝutado de la numero eblas nur por abonantoj. Se vi ankoraŭ ne estas abonanto, vi povas tuj aboni ĝin per reta abonilo. Por elŝuti retan Kontakto vizitu: uea.org/revuoj/

Enkonduke la nova redaktoro skribas:

“Mi transprenas la revuon de Rogener Pavinski post lia 10-jara deĵoro kiel redaktoro. Lia heredaĵo estas kelkdeko da elstaraj kajeroj, kiuj alte metas mian startpunkton. Mi klopodos plu teni la nivelon kaj redaktopolitikon de mia antaŭulo, tamen kun freŝa entuziasmo kaj novaj ideoj. Kiel mia lumturo por la redaktado rolos la alstrebindaj kvalitoj de la artikoloj, kiujn mi ŝatus publikigi – ili estu interesaj, klerigaj kaj lingve senriproĉaj. Kontakto donu okazon por distriĝo, informiĝo kaj lingvolernado. Aparte por komencantojkaj progresantoj, kiuj malfacile trovas sian niĉon inter la bonantaguloj kaj kvazaŭakademianoj.

Tial mi ŝatus revenigi la malnovan, sed belan, tradicion de Kontakto, en kiu Anna Löwenstein (tiam sub la nomo Anna Brennan) publikigis tekstojn en facila lingvaĵo. En ĉiu numero aperos almenaŭ unu tia artikolo, por ke ankaŭ la komencantoj trovu ion interesan. Kaj mi esperas, ke paŝon post paŝo, akcelataj de interesa enhavo kaj sia lingva progreso, ili legos pli kaj pli grandan parton de la revuo.

Kontakto estas unu el la plej fortaj argumentoj kontraŭ la plendo, ke la
esperantistoj scias paroli nur pri Esperanto. Ne! Ni scias kaj volas diskuti ankaŭ aliajn temojn kaj Kontakto estas nia natura forumo por fari tion.

Eble iuj diros, ke la nacilingvaj gazetoj sufiĉas kaj ĉiu povas trovi legaĵon en sia propra lingvo. Eble jes, sed ĉu oni scius rerakonti tion en Esperanto – la facila lingvo? Kontakto helpu en la vastigo de la vortprovizo kaj akiro de la tiel nomata bela stilo.

KONTAKTO antaŭsupozas du flankojn”, skribis la unua redaktoro de Kontakto, Humphrey Tonkin, en unu el la unuaj numeroj de la revuo kaj alvokis por kontribuaĵoj kaj abon-varbado. Preskaŭ sesdek jarojn poste mi povas ripeti la alvokon. Viaj kontribuaĵoj kaj komentoj estas ĉiam bonvenaj. Vi scias mian retadreson!

Fine, mi ŝatus danki al la Estraro de TEJO pro la fido, kiun ĝi metis sur min, kaj al ĉiuj miaj amikoj, konatoj kaj nekonatoj pro la abundo da gratulmesaĝoj, kiun mi ricevis. Mi klopodos ne trompi vian fidon kaj mi esperas vian kunlaboron.”

Paweł Fischer-Kotowski, la nova redaktoro de Kontakto

One Comment, RSS

  • Marek

    says on:
    22 de December de 2021 at 05:24 05Wed, 22 Dec 2021 05:24:30 +000030.

    Gratulacje !

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

Este sitio usa Akismet para reducir el spam. Aprende cómo se procesan los datos de tus comentarios.